Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Internacia komunumo subtenas Ĉinion preni ĉiujn necesajn rimedojn kontraŭ usona provoko
2022-08-05

Prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi vizitis la ĉinan regionon Taiwan malgraŭ la forta opono kaj serioza traktado de Ĉinio. La rusa Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la vizito de Pelosi estas "evidenta provoko".

"La principa pozicio de Rusio restas senŝanĝa: ni procedas el la fakto, ke ekzistas nur unu Ĉinio en la mondo, la registaro de la Ĉina Popola Respubliko estas la ununura laŭleĝa registaro reprezentanta la tutan Ĉinion, kaj Taiwan estas neforigebla parto de la ĉina teritorio," diris la ministerio en la deklaro.

La kuba Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj esprimas sian "firman oponon kontraŭ la agoj, kiuj celas difekti la teritorian integrecon kaj suverenecon de la Ĉina Popola Respubliko" kaj kondamnas usonan intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio. "Kubo reasertas sian striktan observon de la principo de unu Ĉinio kaj agnoskon de Taiwan kiel neforigebla parto de la ĉina teritorio," la ministerio diris en la deklaro, aldonante, ke usonaj "agresemaj" agadoj subfosas regionan kaj internacian pacon.

La venezuela Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris en deklaro, ke la lando "forte malakceptas la agojn de interveno kaj enmiksiĝo" faritajn de Pelosi per la vizito al Taiwan de Ĉinio. "Ni avertas la internacian komunumon pri ĉi tiuj agoj, kiuj atencis la suverenecon kaj teritorian integrecon de la ĉina nacio, ignorante Rezolucion 2 758 de la Ĝenerala Asembleo de UN," diris la ministerio.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio