Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Raporto publikigita en Internacia Simpozio pri Ĉina Vojo al Modernigo kaj Tutmonda Disvolva Iniciato
2022-08-05


La 28-an de julio la Akademio de Studoj pri Moderna Ĉinio kaj Mondo publikigis raporton Ŝlosilaj Vortoj por Kompreni la Ĉinan Vojon al Modernigo en la ĉina kaj la angla versioj en la Internacia Simpozio pri Ĉinstila Modernigo kaj Tutmonda Disvolva Iniciato. La raporto klarigas la ŝlosilajn konceptojn, praktikojn fare de Ĉinio kaj iliajn signifojn de ĉinstila modernigo kun kvin trajtoj, por helpi la internacian komunumon pli bone kompreni la vojon.


Laŭ la raporto, la modernigo de Ĉinio estas modernigo kun granda loĝantaro. Ĉinio tenas la popol-centritan koncepton de disvolviĝo kaj emfazas, ke disvolva celo, antaǔenpuŝa forto kaj fruktoĝuanto estas la popolo. Ĉinstila modernigo celas komunan prosperon por ĉiuj. Ĝi prenas la deziron de la popolo al pli bona vivo kiel la celon de la klopodoj trakti malekvilibran kaj nesufiĉan progreson. Ĉinstila modernigo estas modernigo kun kunordigita materia kaj kultura progreso, kio signifas kaj plialtan vivnivelon kaj riĉan kulturan vivon. Ĉina vojo al modernigo prezentas harmonion inter homaro kaj naturo. Ĉinio akcelas verdan ekonomian kaj socian disvolviĝon, agante laŭ la kompreno, ke klara akvo kaj verda monto estas valoregaj valoraĵoj kaj ke plibonigi la medion egalas al plifortigo de produkta forto. La ĉina vojo al la modernigo estas paca disvolviĝo. Ĉinio ĉiam daŭrigas siajn klopodojn por protekti la mondan pacon, kontribui al tutmonda disvolviĝo, konservi internacian ordon kaj konstrui tutmondan komunumon de komuna estonteco.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio