Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo kun la itala senatano Vito Petrocelli
2022-08-05

Tutmondaj aferoj iĝas pli kaj pli komplikaj, kaj pli kaj pli ofte oni disvastigas malverajn informojn, kiuj kreas maltaŭgajn opiniojn. Por reekvilibrigi la tendencojn, ni devus pli kaj pli koni la ideojn kaj proponojn de fakuloj, kleruloj ktp. Unu el ili estas Vito Petrocelli.



Senatano Vito Petrocelli dum oficiala renkontiĝo kun Song Tao, tiama estro de la Internacia Departemento de KPĈ, Pekino 2018


Vito Petrocelli estas senatano de la Itala Respubliko kaj prezidanto de la duflanka sekcio Italio-Ĉinio de la Inter-parlamenta Unio.


En la jaro 2018 li estis invitita de la Internacia Departmento de KPĈ al Ĉinio kaj en tiu okazo li gvidis la parlamentan delegacion por oficiala vizito en Pekino, Chongqing kaj Xiamen.


En la jaro 2019 li partoprenis en Pekino la Forumon de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro. En la fino de septembro en Italio okazos tutnacia politika voĉdonado. Vito Petrocelli ne deziras partopreni ĝin, tamen ekster la parlamento li daŭre okupiĝos pri internaciaj rilatoj kaj pri kunlaboro inter Italio kaj la tiel nomitaj "nealiancitaj ŝtatoj".


Do, ni donu la paroladon de la senatano Vito Petrocelli.


La 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ estas en Ĉinio grava momento por la tuta popolo. Laŭ vi, kian signifon kaj gravecon tiu ĉi evento povus havi por alilandaj popoloj? Kaj por italoj?


La Tutlanda Kongreso de KPĈ estos atente sekvataj en ĉiuj landoj de la mondo, kaj de politikistoj kaj ordinaraj civitanoj. La kongreso determinas la novan politikan linion de la partio. Temas pri evento, kiu havas la saman gravecon kiel la elektoj en grandaj okcidentaj landoj.


Mi atendas multe da konfirmoj pri la aferoj jam ekzamenitaj dum la 19-a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj mi kredas, ke granda atento estos donita al la analizo de la interna kaj internacia projekcioj de Ĉinio, precipe por la nova scenaro de la internacia krizo kaj por la perspektivoj de la nova malvarma milito.


Mi kredas, ke por Italio estos pli grave sekvi la ekonomiajn politikajn elektojn el la kongreso.


Kian potencialon kaj kiujn perspektivojn vi vidas en la iniciato de prezidanto Xi Jinping "La Zono kaj Vojo" rilate al la starigo de pli pozitivaj internaciaj rilatoj, pli efika kunlaboro kaj antaŭ ĉio rilate al la lukto kontraŭ malriĉeco en la mondo?


Mi daŭre estas granda subtenanto de la potencialo de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj mi opinias, ke la subskribo de la memorando de interkompreno inter Italio kaj Ĉinio estas la plej bona strategia elekto farita de la registaro de Giuseppe Conte en 2019.


Mi partoprenis la duan Forumon de "La Zono kaj Vojo" por Internacia Kunlaboro en Pekino en aprilo 2019 por pli bone kompreni la potencialon de la iniciato lanĉita de prezidanto Xi Jinping.


Mi kredas, ke Italio havus la plej grandajn avantaĝojn rilate al plibonigo de maraj infrastrukturoj, en kunlaboro kun aliaj landoj.


Ĉinio ekpaŝas al tutflanka konstruado de moderna socialisma lando. Kiel vi taksas la evoluon kaj ekonomian disvolvon de la lando?


Mi opinias, ke la ĉefa defio, kiun Ĉinio ankoraŭ devas venki, estas tiu sperti la kontraŭdiron inter la estonteco, reprezentata de la konstruado de moderna, popola kaj partoprenita socialismo, kaj la nuntempo.


Socialismo kun la ĉinaj trajtoj estas la motoro de la ekonomia kaj socia disvolviĝo de la lando. Favore surprizus min, se la 20-a tutlanda kongreso alportus ankaŭ en la internan debaton la komparon kun aliaj spertoj de partoprena socialismo, kiel tiuj de iuj latin-amerikaj landoj.


La 20a tutlanda kongreso elektos novajn gvidantojn de KPĈ. Kiuj estas viaj deziroj kaj ekspektoj de la nova gvidantaro?


Mi havis ŝancon konatiĝi kaj kunlabori kun iuj membroj de la gvidantaro de KPĈ dum la pasintaj 5 jaroj. Mi gvidis grandan parlamentan delegacion por viziti Pekinon, Chongqing kaj Xiamen en novembro 2018. Mi antaŭenigis dialogon inter la itala parlamento kaj la estraro de kompartio en Xinjiang-a Aŭtonoma Regiono.


Rekta kontakto estas la plej bona maniero konigi Ĉinion al la reprezentantoj de la itala popolo, kaj ĝi estas la plej bona maniero por venki la malfidon truditan de la okcidenta propagando.


Mi esperas, ke mi povos doni mian kontribuon al la nova gvidantaro, ĉar Italio kaj italoj bezonas rekte koni Ĉinion kaj pli bone konigi Italion al ĉinoj. Turismo, kulturo kaj komerco povas eĉ pli pliboniĝi, se ni konservas fortajn politikajn rilatojn.


(Intervjuis Pietro Fiocchi kaj Chen Ji)





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio