Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfloras mirinda planto
2022-07-28


Gigantaj amorfofaloj floranta (dekstre) kaj floronta (maldekstre)


Oni mezuras la altecon de giganta amorfofalo.


10 jarojn post kiam la gigantaj amorfofaloj estis enkondukitaj al la Ĉina Nacia Botanika Ĝardeno, tri el ili ekfloris. La planto nur floras tri aŭ kvar foje dum sia vivo, kaj periodo de la florado daŭras nur 48 horojn. Laŭ dokumento, tra la mondo estas nur 100 registroj pri florado de artefarita giganta amorfofalo.


 

Floranta giganta amorfofalo


Ina floro de giganta amorfofalo


La planto estas indiĝena en la tropika pluvarbaro de Sumatro, Indonezio, kaj estis unuafoje malkovrita en la 19-a jarcento. La planto havas tre striktajn postulojn pri la medio. La taŭga temperaturo estas inter 26 kaj 28 celsiaj gradoj, kaj la humideco devas esti super 80%. Artefarita amorfofalo alfrontas defion, ĉar estas malfacile garantii la stabilecon de la medio. Laŭ konigo, 7 ĝis 10 jaroj estas bezonataj de semado al ĝia unua florado. Pro tio, ĝia ĉiufoja florado estas traktata kiel grava afero.


Oni kolektas polenon de giganta amorfofalo. 


Samtempa florado de tri amorfofaloj signifas progreson de la parko en protektado, esplorado kaj kulturado de plantoj ekster siaj hejmlokoj. Laŭ informoj, krom giganta amorfofalo, ankaŭ aliaj pli ol 1 000 endanĝerigitaj plantoj estas kulturataj en la parko kaj estos eksponataj al la publiko en taŭga momento.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio