Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping sendis salutmesaĝon al Ĉin-afrika Forumo pri Paco kaj Sekureco
2022-07-27

La 25an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping sendis salutmesaĝon al la Dua Ĉin-afrika Forumo pri Paco kaj Sekureco.


Xi emfazis, ke Ĉinio kaj Afriko estas bonaj amikoj kaj bonaj fratoj. Atingi eternan pacon kaj ĝeneralan sekurecon estas la komuna deziro de la ĉina kaj afrika popoloj. Ĉinio ĉiam volas kune kun afrikaj amikoj persisti en la koncepto pri sekureco komuna, sinteza kaj daŭrigebla, protekti la internacian sistemon kun UN kiel kerno, defendi la internacian justecon kaj starigi ĉin-afrikan komunumon por la nova epoko.

La forumo, organizita de la Nacidefenda Ministerio de Ĉinio, okazis tiutage per videoligo, kun la temo "plifortigi solidarecon kaj kunagadon por atingi komunan sekurecon".


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio