Ĉinio lanĉis la unuan lab-modulon de kosmostacio |
2022-07-25 |
La 24-an de julio Ĉinio lanĉis Wentian, la unuan lab-modulon de sia kosmostacio. La modulo funkcios kiel sekurkopio de la kerna modulo kaj potenca platformo por sciencaj eksperimentoj. La modulo Wentian longas je 17.9 metroj, havas maksimuman diametron de 4.2 metroj kaj ekflugan mason de 23 tunoj. La 25-an de julio la tri ĉinaj astronaǔtoj eniĝis en la modulon Wentian. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |