Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Miksante tradicion kaj novigon, tradicia kulturo estas heredata
2022-07-21

Vespere de la 14-a de julio, invititaj gastoj ekalvenas al la Pekina Lingva kaj Kultura Centro por Diplomatiaj Misioj, kulturdomo ĉirkaŭita de alilandaj ambasadejoj en Pekino. La programo de tiu vespero estas koncerto de mongola etna muziko, kaj inter la invititaj gastoj estas ambasadoroj kaj aliaj diplomatoj de fremdaj diplomatiaj misioj en Pekino, kaj alilandaj fakuloj el malsamaj rondoj.


Shenjun-bando post la koncerto


La muzikistoj de Shenjun-bando venas al la podio. Tiu mondfama muzikistaro el la Interna Mongolio vojaĝas la mondon ludante sian muzikon kaj diversfoje koncertis por famuloj kaj aŭtoritatoj de aliaj landoj - inter ili la aktoro Jackie Chan kaj la iama prezidanto de Usono Barack Obama. La koncerto en Pekino okazis en la intimeca etoso kaj finis per varma aplaŭdado.


Kiel heredigi tradician muzikon?


La muzikistoj de Shenjun-bando de infaneco ludas tradiciajn mongolajn instrumentojn kaj preskaŭ ĉiu el ili gajnis la unuan premion en muzika konkurso en la pasinteco. Por fariĝi profesiaj muzikistoj, ilia nura malfacilo estis lerni kiel verki, adapti kaj aranĝi muzikon.


Por koncertoj en Usono, ili aldonis Smooth Criminal de Michael Jackson al la repertuaro. Por koncertoj en Hispanio, ili adaptis tradician hispanan melodion. Ludi verkon konatan de la publiko estas bona strategio por interagi kun la publiko kaj interesigi ĝin pri etna muziko.


Krom kombini etnan kaj lokan muzikon, la orkestro ankaŭ klopodas kunligi tradician kaj nuntempan muzikon -- foje ili eĉ uzas elektran muzikilon aŭ sintezilon -- por allogi la novajn generaciojn. La muzikistoj kredas, ke novigo estas necesa por pluvivigi kaj heredigi tradician muzikon.


Bando Nalati koncertas en Xinjiang


En antikveco, mongoloj kutimis ludi morinĥuron (mongola etna muzikilo) sidante surplanke. La populariĝo de seĝo ŝanĝis tiun kutimon, kaj ili daŭre koncertas sidantaj, tenante la muzikilon inter siaj kruroj. Nuntempaj junuloj estas pli allogataj de artistoj, kiuj dancas kaj moviĝas sur la scenejo, sed la bezono sidiĝi limigas la korpan esprimpotencon de la muzikisto. Shenjun-bando solvis tiun problemon per disvolvo de aparato por teni morinĥuron ĉe la korpo de staranta muzikisto. Nuntempe tiu aparato populariĝas inter mongolaj muzikistoj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ eksterlande, kaj kontribuas por igi iliajn koncertojn pli allogaj.


Tio ne estas escepta kazo. Tra la tuta lando muzikistoj eksperimentas pri muziko: etnaj instrumentoj estas uzataj en rokenrolo, antikvaj tradiciaj ĉinaj kantoj gajnas novajn versiojn per elektraj muzikiloj aŭ sintezilo, mongola gorĝkanto anstataŭas raŭkajn blekojn en pezrokaj kantoj.


La bando Nalati el la stepoj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas alia bona ekzemplo de tiu tendenco. La bandanoj estas el malsamaj etnoj de Ĉinio kaj miksas modernajn elektrajn muzikilojn kun tiuj tradiciaj de malsamaj etnoj de Xinjiang. La bando aranĝis interesajn versiojn de tradiciaj ĉinaj kantoj, en kiuj gorĝkanto kaj la sonoj de drumo kaj elektra gitaro miksiĝas kun tiuj de la kazaĥaj etnaj muzikiloj dombra, kobiz kaj sybyzgy.


Oni povas sin vivteni de tradicia kulturo


Instruado de muziko kaj aliaj nemateriaj heredaĵoj en lernejoj kaj universitatoj estas parto de la klopodoj de la lando por heredigi nemateriajn kulturajn heredaĵojn de Ĉinio. Sed kelkaj talentuloj trovas sian fakon per aliaj vojoj.


Li Zhe estis ĉina diplomato en Japanio kaj tie eklernis teknikon pri porcelan-riparado per oro. Lia intereso pri la temo kreskis, kaj li komencis studi la ĉinan teknikon pri porcelan-riparado de Tang-dinastio (618-907). Reveninte al Ĉinio, Li disvolvis kaj patentis novan teknikon de porcelan-riparado kaj donis al ĝi la nomon falangshan, kiu kombinas avantaĝojn de la aliaj du. Li nun sin dediĉas al instruado kaj popularigo de porcelan-riparado.


Ceramiko kaj batiko: du tradiciaj manartoj


Pluraj etnaj kulturaj heredaĵoj ĝis antaŭ nelonge estis endanĝerigitaj pro la malbonaj ekonomiaj perspektivoj alportitaj de ili. De batiko -- kiu malpopulariĝis pro la ekapero de kemiaj tinkturoj -- ĝis tradiciaj brodartoj de sudĉinaj etnoj -- kies prezoj ne povis konkuri kun tiuj de maŝinfaritaj brodaĵoj, kaj multaj ĉinaj metiartoj estis endanĝerigitaj. 


Kombinante retkomercon, instruadon kaj kulturan turismon kun taŭgaj merkatikaj strategioj, metiistoj, kun helpo de lokaj registaroj, sukcesis kreskigi siajn enspezojn kaj tiuj teknikoj revigliĝis.  Ricevante pli altan pagon, homoj, kiuj antaŭe dediĉis parton de sia tempo al metio, pro hobio aŭ aldona enspezfonto, nun vivtenas sin de ĝi.


Kupraj manartaĵoj de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono estas bona ekzemplo. Antaŭe, malmultaj junuloj interesiĝis pri tiu tekniko, sed nuntempe la kupraj manartaĵoj bone disvendiĝas, kontraŭ bona prezo, pro la kresko de turismo en la regiono kaj la vendoj per retbutikoj. Sponsorata de loka registaro, majstro Kadir Niyazi, heredanto de la tekniko de tiu nemateria heredaĵo en la urbo Kuqa, nun instruas junulojn, kiuj volas heredi tiun metiarton.


Kombinante tradicion kaj novigon, ĉina kuirarto estas heredata kaj renovigata


Guobaorou estas tradicia manĝaĵo de nordorienta Ĉinio, inventita de Zheng Xingwen, privata kuiristo de la plej altrangaj oficistoj de la harbina registaro komence de la 20-a jarcento. La recepto kaj tekniko pri kuirado de tiu plado estis heredita tra kvar generacioj de la familio ĝis la nuna reprezenta heredanto Zheng Shuguo, kiu remalfermis la restoracion de sia praavo, kies ĉefa plado estas Goubaorou, kiun Zheng preparas laŭ la originalaj recepto kaj kuirtekniko de siaj prauloj.


Harbino estas ankaŭ fama pro aliaj frandaĵoj ekzemple ruĝaj kolbasoj, loka pano, loka biermarko -- la plej antikva en Ĉinio, fondita en 1900 -- kaj la glaciaĵo de la marko Modern -- farata laŭ la tradicia recepto de John Caspe, rusa judo, kiu malfermis la hotelon Modern -- ankoraŭ funkcianta -- en 1906. Harbinaj kolbasoj nun estas produktataj industriskale kaj vendataj en tuta Ĉinio, laŭ la originala recepto, dum la marko Modern ne nur produktas kaj vendas sian originalan glaciaĵon, sed ankaŭ disvolvis novajn receptojn kaj produktojn.


Zheng Shuguo, reprezenta heredanto de Guobaorou, nemateria kultura heredaĵo de Harbin 


De Harbino ni iras al Ŝanhajo, kie Xiaolongbao estas tipa manĝaĵo kun historio de ĉirkaŭ 150 jaroj. Li Jiangang, la sesageneracia heredanto de la tekniko pri Xiaolongbao-farado, ne nur produktas ĝin laŭ la tradicia recepto, sed ankaŭ esploras novajn versiojn de ĝi kun malsamaj koloroj kaj gustoj, kiuj ankaŭ povas havi apartan nutran valoron por kontentigi postulojn de nuntempaj konsumantoj.


Nang, tipa bakaĵo de Xinjiang, estis tre oportuna manĝaĵo por lokanoj en la pasinteco, ĉar oni ĝin preparas per simplaj ingrediencoj kaj ĝi konserviĝas por longa tempo, eĉ sub la varmego de xinjiang-aj stepoj kaj dezertoj, tiel ke oni povas kunporti ĝin por sin nutri dum longaj vojaĝoj. Nuntempe ĝi estas populara tra tuta Ĉinio, kaj ĉiu xinjiang-a urbo havas sian propran version de ĝi, en malsamaj grandecoj kaj formoj, kun aldono de lokaj spicaĵoj, nuksoj aŭ sekigitaj fruktoj.


Originala recepto estas ĉiam la ĉefa produkto, sed heredantoj de nemateriaj heredaĵoj bezonas alpreni novigon, ĉu por fari grandskale sian tradician produkton, ĉu por disvolvi novajn versiojn de ĝi, kiuj akomodiĝas al malsamaj gustoj kaj dietoj.


Heredaĵo de la pasinteco, solvo por nunaj problemoj


En multaj landoj, nemateriaj kulturaj heredaĵoj pluvivas pro la persisto de kelkaj entuziasmuloj, kiuj ilin prizorgas kaj heredigas. Ĉe registara nivelo, ili ofte estas subtaksataj, rigardataj kiel hobioj aŭ kuriozaĵoj.


Ĉinio montras, ke nemateriaj kulturaj heredaĵoj povas ne nur ŝanĝi vivojn de homoj kaj esti utilaj por ekonomia kresko, sed ankaŭ estas vivantaj teknikoj kaj tradicioj, kiuj povas adaptiĝi al la epoko, fariĝi fortaj markoj, inspiri disvolvadon de novaj produktoj kaj eĉ krei patentojn.


Kiel klarigis ĉina prezidanto Xi Jinping, "Kultura kaj turisma industrioj estas nedisigeblaj. Necesas antaŭenigi turismon per kulturo kaj disvolvi kulturon per turismo." Tiu strategio ne nur kontribuis por la protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, sed ankaŭ donis gravan kontribuon al la venko de Ĉinio en la lukto kontraŭ malriĉeco.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto





Plutono estos en opozicio inter Tero kaj Suno_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio