Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hoe Ee Khor: "La Zono kaj Vojo" ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj
2022-07-19


La 13-an de julio Hoe Ee Khor, ĉef-ekonomikisto de la ASEAN+3 Makroekonomia Esplor-oficejo, diris, ke ASEAN-landoj, inkluzive de Kamboĝo, estas grava parto de la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo", kaj la iniciato ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj. Li diris: "La akiroj atingitaj de ASEAN-landoj kaj favoroj al ili multe dependas de la perspektivo de profundigo al la unuiĝo de ASEAN kaj Ĉinio."


Li diris: "'La Zono kaj Vojo' ludas gravan rolon por ekonomia disvolviĝo de ASEAN-landoj, precipe kadre de plibonigo de komerca komunikado kaj plia akcelo al regiona unuiĝo."


"Per kompletigo al la investaj breĉoj por infrastrukturoj en la regiono, 'La Zono kaj Vojo' havos duafazan pozitivan rolon, kiam ĝi eniros en privatan investadon, ekzemple la faroj en Kamboĝo, Laoso, Birmo, Filipinoj kaj Indonezio," li aldonis, "krome, la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (angla mallongigo: RCEP) kaj kamboĝ-ĉina liberkomerca interkonsento liveros bonajn ŝancojn por Kamboĝo pliigi fluadon de investoj kaj plivastigi siajn produktojn al aliaj merkatoj krom Usono kaj la Eǔropa Unio."


ASEAN ekhavos rektan pliefikiĝon kaj plimalaltan produktan koston laǔ la komercado sub RCEP kaj sintezaj reguloj de doganoj. "Antaǔvidite, ke ASEAN profitos de pliaj investoj alkondukitaj de provizĉena plivastiĝo en la regiono."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Plutono estos en opozicio inter Tero kaj Suno_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio