Xi Jinping letere respondis taiwan-ajn junulojn en forumo de junuloj de la du bordoj de Taiwan-a Markolo |
2022-07-15 |
La 11-an de julio ĉina prezidanto Xi Jinping letere respondis taiwan-ajn junulojn, kiuj partoprenis en la Forumo de Junuloj de la Du Bordoj de la Taiwan-a Markolo. En la respondo, Xi diris, ke la espero de landa kaj nacia estonteco estas metita sur la ŝultroj de junuloj, oni daǔre kreos bonajn kondiĉojn por interŝanĝoj kaj kunlernado de la junuloj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kaj faciligos lernadon, dungiĝon kaj vivon por taiwan-aj junuloj. Oni esperas, ke junuloj de la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kunlaboros, kaj la junularo havos aparte brilan rolon en la reprosperiĝo de la ĉina nacio. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |