Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Dinosaǔroj postvivis amasan formorton pro siaj plumoj
2022-07-15

Dinosaǔroj ne estis senharaj kaj denaske havis plumojn. La plumoj helpis dinosaǔrojn postvivi la tutmondan malvarmegon, kio kaǔzis amasan formorton de bestoj antaǔ 200 milionoj da jaroj, kaj ili fariĝis dominantoj en ĵurasio.

W020220704328951270263.jpg

La amasa formorto en triaso estas unu el la kvin amasaj formortoj en la geologia historio. Tiam aktivis vulkanoj, kaj cindro kovris la ĉielon. En la sekvaj kelkaj ĝis kelkdek jaroj la temperaturo abrupte malaltiĝis, rapide malaperis la bestoj, kiuj ne povis adaptiĝi al la malvarmego. 


Lastatempe, sciencista grupo el ĉinaj kaj usonaj membroj trovis bone konservatajn piedsign-fosiliojn en Junggar-baseno de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Antaǔ 200 milionoj da jaroj, la praa latitudo de la regiono estis je 71 gradoj de la norda latitudo. Tio signifas, ke tiamaj dinosaǔroj jam havis kompletan kontraǔfrostan kapablon por travivi en malvarmega polusa regiono.

1128830319_16577637304161n.jpg

Laǔ la analizo pri nunaj fosilioj fare de sciencistoj, la formo de dinosaǔraj plumoj ne estis taǔga por flugado, kaj la plejebla celo estas konservi varmon. Do, ĝuste pro tio, dinosaǔroj postvivis tiaman katastrofon. 


Rilataj rezultoj jam estis publikigitaj en la internacia periodaĵo Science Advances.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Rapide kreskas cifereca ekonomio en Ĉinio -- 39.8% de MEP_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio