Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rapide kreskas cifereca ekonomio en Ĉinio -- 39.8% de MEP
2022-07-15


Laǔ la Ĉina Raporto pri Cifereca Ekonomia Disvolvo 2022 de la Ĉina Akademio de Informada kaj Komunikada Teknologio, en 2021 la ĉina cifereca ekonomio atingis la monsumon de 45.5 duilionoj da juanoj, okupante 39.8% de la tutlanda MEP. 


Wang Zhiqin, vicestro de la akademio, diris, ke de 2002 ĝis 2011, la kresko de la cifereca ekonomio de Ĉinio estis malpli rapida ol tiu de samperioda MEP, kaj la cifereca estis nur parto de tutlanda ekonomio. Ekde 2012, la cifereca ekonomio okupis pli kaj pli grandan procenton de la tutlanda ekonomio, ĝia jara averaĝa kresko evidente pli altas ol tiu de la samperioda MEP, kaj ĝi jam fariĝis ŝlosila forto por bonkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio.


La Kvina Instituto pri Elektronika Esploro sub la Ĉina Ministerio de Industrio kaj Informada Teknologio publikigis Raporton pri Ĉina Ciferec-Ekonomia Disvolvado. La raporto montras, ke ĝis decembro 2021, daǔre kaj stabile kreskis la cifereca ĉina ekonomio, la indico pri tutlanda ciferece-konomia disvolvo estas 130.9, pliiĝis je 15.3% kompare kun tiu en la sama periodo de 2020. 


Laǔ la unuaklasaj indikiloj de la indicoj por ciferec-afera industriigo, industria cieferecigo kaj ciferecigita administrado respektive estas 55.8, 62.6 kaj 12.5, pliiĝoj je 28.3%, 3.8% kaj 23.8% kompare kun tiuj de la sama periodo en 2020. En 2021 eksplode leviĝis la 5G-a tekniko kaj konstruado de giga-nivela larĝbenda interreto, la uzantoj de ambaǔ teknikoj respektive multiĝis je 98.5% kaj 440% kompare kun tiu de la sama periodo de 2020, ili evidente helpis la kreskadon de la cifereca ekonomio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Unu el la zorgoj de Xi Jinping: Manĝoj de popolo_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio