| Esperantistoj de Jiamusi vizitis tombon de Verda Majo | 
| 2022-07-13 | 
| La 9an de julio, por festi la Esperanto-tagon, esperantistoj de la urbo Jiamusi, la provinco Heilongjiang, okazigis serion da eventoj. 
 Ili vizitis la tombon de Verda Majo (1912-1947), fama japana esperantistino, kiu batalis por la liberigo de la ĉina popolo kaj forpasis en Jiamusi. S-rino Liu Xiumei rakontis pri la vivo de Verda Majo al novaj amikoj. 
 
 Post vizito, ili iris al la aktivejo de lokaj esperantistoj. S-ro Ye Baojun prezentis laborplanon pri la fondota Jiamusi-a Esperanto-Asocio.  Nuntempe en Jiamusi funkcias reta kurso de Esperanto, en kiu junaj kaj maljunaj lernantoj aktive partoprenas. Raportis Liu Xiumei kaj Zhou Hang Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio 
 |