Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Liangzhu, Taosi, Erlitou... kiu estas la origino de ĉina civilizacio?
2022-07-08

de Xu Hao

La projekto por trovi la originon de la la ĉina civilizacio certigis kvar plej gravajn regionajn ruinojn: Liangzhu-ruino de Zhejiang-provinco, Shimou-ruino de Shaanxi-provinco, Taosi-ruino de Shanxi-provinco kaj Erlitou-ruino de Henan-provinco. Liangzhu-ruino provizas la plej rektan ateston por la 5 000-jara historio de la ĉina civilizacio.


浙江良渚遗址出土的玉璧。摄影刘嵘.jpg

Diskoforma jada peco el Liangzhu-ruino (Fotita de Liu Rong)


Liangzhu-ruino de antaǔ 5 300 ĝis 4 300 jaroj estas grandioza kaj restaĵ-riĉa, ĝia ĝenerala valoro estas kunportata de urbomura ruino, ekstera hidraǔlika sistemo, tombejoj dividitaj laǔ sociaj tavoloj, elterigitaj reprezentaj jadaĵoj kaj aliaj restaĵoj. La 6-an de julio 2019, Liangzhu-ruino estis enlistigita kiel monda heredaĵo. Laǔ la mondheredaĵa komitato de Unesko, la ruino reprezentas la atingojn de praa riz-kultura civilizacio de Ĉinio antaǔ 5 000 jaroj, ĝi estas eminenta reprezentanto de urba civilizacio.


En la tradicia opinio, Xia-dinastio estas la unua centra dinastio de Ĉinio, do "la plej frua Ĉinio". Sed, pro antaǔeniĝo de moderna arkeologio, precipe la eltrovoj de la ruinoj Liangzhu, Taosi, Shimou kaj la antikva regno Heluo, la scioj plurfojeestis aktualigitaj.


Iuj fakuloj diris, ke Erlitou-civilizacio, kun reĝeco kaj vasta teritorio, povas esti "la plej frua Ĉinio" kaj malfermis la epokon de dinastioj. Kaj iuj fakuloj diris, ke laǔ la "pleja kompleteco de ĉefurbo" en praa tempo, Taosi-ruino de antaǔ 4 300 ĝis 3 900 jaroj devas esti "la plej frua Ĉinio". Aliaj fakuloj diris, ke grandnombro da eltrovoj montras, ke Liangzhu, kiel lando, ja estas sufiĉe matura.


陶寺遗址观象台俯瞰图.jpg

Birdrigardo al observatorio de Taosi-ruino en Shanxi-provinco


Sed, pli da fakuloj ne limigas "la plej fruan Ĉinion" sur iun konkretan lokon. Wang Wei, membro de la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj kaj ĉefa konsiliano de la Instituto de Arkeologio, diris, ke la plej grava temas pri la frua "rondo de la ĉina kulturo" ekformita antaǔ 5 500 jaroj, ĝi estas kultura komunumo kaj estonta Ĉinio, ne pri "la plej frua punkto".


Wang Wei diris: "Ĉina nacio estas la ununura origina civilizacio ne rompita ĝis nun, ĝi okupas specialan kaj gravan lokon en la civilizacia historio de la homaro. La evoluado, riĉa enhavo kaj brilaj atingoj de la civilizacio liveras al ni spiritan forton por nia kultura memfido kaj provizas grandan spiritan povon por nacia reprosperiĝo."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Shijiazhuang: Konservi pluajn komunajn spacojn por loĝantoj_esperanto.china.org.cn

Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio