Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eksa slovena prezidento: Perspektivo de Ĉinio pri komuna estonteco por la homaro liveras valoran praktikan sperton
2022-07-08

de Danilo Türk, eksa slovena prezidento



En 2017, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis konstrui homaran komunumon de komuna estonteco en la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Tio metis ĉiujn internaciajn iniciatojn de Ĉinio, inkluzive de "La Zono kaj Vojo" en tutmondan perspektivon.


Baldaŭ okazos la 20a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj estas necese diskuti la sperton akiritan kaj pluajn paŝojn farendajn por realigo de ambaŭ -- konstruado de la homara komunumo de komuna estonteco kaj de la iniciato "La Zono kaj Vojo".


Estas du kialoj rilataj al la bezono: Unue, la periodo de unupolusa mondo de la postmalvarma milito estas neinversigeble finita. Nova multpolusa mondo aperas meze de turbuleco. Krome, koncepta kadro de la estonta tutmonda sistemo, "mondo de komuna estonteco", estas necesa.


Due, rigardo al la ekzistantaj ŝablonoj de internacia kunlaboro povas malkaŝi, ke la bazo, sur kiu konstruo de komuna estonteco devus esti plue evoluigita, jam ekzistas. "La Zono kaj Vojo" estas unu el la ŝlosilaj bazoj.




Ni unue rigardu la tutmondan sistemon. La ukraina krizo malkaŝis kaj malforton kaj gravecon de la tutmonda sistemo. La problemo de Ukrainio estis en la tagordo de la Sekureca Konsilio de UN ekde 2014. En 2015 la konsilio aprobis la duan Minskan Interkonsenton, kiu donas kadron por paca solvo de la situacio en orienta Ukrainio. Tamen, la Sekureca Konsilio ne agis por certigi la efektivigon de tiu interkonsento. Anstataŭe, speciala regiona mekanismo -- la "normandia modelo" por la regionaj potencoj kaj Ukrainio -- estis akceptita kiel la ĉefa kadro por intertraktado. Tamen, la mekanismo ankaŭ estis malhelpo al pli aktiva partopreno de la Sekureca Konsilio. La "normandia modelo" malsukcesis kaj malsukcesigis ankaŭ la Sekurecan Konsilion.


La leciono, kiun oni devas lerni el la sperto, estas, ke UN ne estu flankenlasita en la traktado de la aferoj de paco kaj sekureco. Tio estas grava leciono, kiun multaj internaciaj agantoj preteratentis. La Tutmonda Sekureca Iniciato, alia propono anoncita de Xi en Boao-forumo por Azio en aprilo ĉi-jare, montris, ke sekurecaj problemoj devas esti konsiderataj kaj solvataj kadre de tutmonde akceptitaj principoj, kiel tiuj sub la Ĉarto de UN.


La iniciato emfazas la gravecon de UN, la nura vere tutmonda kaj universala organizo. La fondaj principoj de UN, universaleco de ĝia membreco, ĝiaj programoj, fondusoj kaj agentejoj kaj ĝia unika tutmonda kunveniga potenco, estas nemalhaveblaj. Oni devas emfazi UN por efike trakti la problemojn de nia epoko. La stato de la planedo hodiaŭ provizas ampleksajn bezonojn kaj ŝancojn por tutmonda kunlaboro. Venki la pandemion de KOVIM-19 estas prioritato por ĉiuj. Samtempe la mondo alfrontas tri krizojn: mondvarmiĝo, malkresko de biodiverseco kaj poluado. La problemoj povas esti solvitaj nur per tutmonda agado kaj UN estas la nemalhavebla forumo por tia agado.


La dua kialo de profunda internacia diskuto pri la ĉina perspektivo de komuna estonteco por la homaro troviĝas en la ekzistantaj sukcesaj modeloj de internacia kunlaboro kaj la novaj ŝancoj, kiujn ili donas.


"La Zono kaj Vojo" estas grava ekzemplo. Ĝia progreso farita ĝis nun jam liveras signifajn spertojn kaj ankaŭ ŝancojn por la estonteco. Ĝis nun, ĝia efektivigo montris la gravecon de postul-puŝitaj projektoj kaj plibonigo de infrastrukturo, kiuj ebligas pli fortajn komercajn fluojn.


Krome, ĝi montris, ke la estonteco de "La Zono kaj Vojo" povos plivastigi la infrastrukturon al aliaj kampoj, ekzemple, sana, verda kaj cifereca silkaj vojoj.


La plenumo de internacia kunlaboro -- kaj tutmondaj kaj regionaj -- difinos la realigon de konstruo de komuna estonteco de la mondo. Neniu individua lando povas sukcesi unuflanke. Unuflankeco estis mallongdaŭra. La alternativo de kunlaboro kaj partnereco jam ekzistas, kaj ili estas provataj en praktiko, kiu konstante malfermas novajn ŝancojn. La propono de Ĉinio pri komuna estonteco por la homaro liveras fortajn instigojn kaj ankaŭ valoran praktikan sperton. Ili devas esti uzataj por la profito de ĉiuj.



Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio