Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Publikigita la kvara volumo de Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la lingvoj ĉina kaj angla
2022-07-06

Lastatempe la kvara volumo de la libro Xi Jinping: Regado de Ĉinio en la ĉina kaj la angla lingvoj estis eldonita de la Fremdlingva Eldonejo. La libro estas aĉetebla en Ĉinio kaj aliaj landoj.


La plej nova volumo enhavas artikolojn de 109 paroloj kaj verkoj de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, de la 3a de februaro 2020 ĝis la 10a de majo 2022, kune kun 45 fotoj faritaj ekde januaro 2020. La volumo estas dividita en 21 sekciojn.



La eldonisto diris, ke en pli ol du jaroj, Xi gvidis la partion kaj la popolon en la klopodo respondi al ŝanĝoj kaj malfermi novajn perspektivojn, samtempe farante profundan analizon kaj akran takson de gravaj teoriaj kaj praktikaj aferoj rilataj al la disvolvado de la partio kaj la lando.


Laŭ la eldonisto, uzante serion da iniciataj ideoj kaj strategioj, Xi donis respondojn al demandoj pri estanteco  kaj estonteco de Ĉinio kaj ĝia popolo, kaj la mondo.


La volumo celas helpi kadrojn kaj la publikon pli bone kompreni kaj apliki la pensojn de Xi Jinping pri socialismo kun ĉinaj trajtoj por la nova epoko. La eldonisto diris ankaŭ, ke la volumo ankaŭ helpas la internacian komunumon informiĝi pri la plej novaj evoluoj en la pensoj de Xi, kaj klarigas la disvolvan vojon, kiun Ĉinio elektis, kaj ĝiajn aliron kaj teorion de administrado.



Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio