Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Hongkongo: Centjara Cheongsam renoviĝas laŭ tempopaso
2022-06-29

En junio de 2021 la tekniko pri farado de hongkongaj Cheongsam kaj Kwan Kwa enlistiĝis en la liston de ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. La tekniko havas centjaran historion en Hongkongo.



Kio estas Cheongsam kaj Kwan Kwa?


Cheongsam furoris en Ŝanhajo en la 1920-aj jaroj, kaj sekve populariĝis en Hongkongo. En la 1940-aj jaroj, multaj tajloroj iris al Hongkongo el la provincoj Jiangsu, Zhejiang kaj Guangdong, kaj la farado de tia vesto pli kaj pli boniĝis. Per kunfandiĝo de dezajnoj orienta kaj okcidenta, aperis la hongkonga stilo, kiu estis ege favorata de hongkonganoj inter la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Cheongsam povas esti robo por viro kaj virino, kaj tiu por virino ankaŭ nomiĝas Qipao. Ĝis nun, hongkonganoj nomas Qipao kiel Cheongsam, montrante specialan kulturetoson.





Kwan Kwa estas samtempe furora vesto kun Cheongsam, Kwa signifas ĉemizon aŭ jakon, Kwan signifas jupon. Kwan Kwa esats tradicia kostumo por nupto de hongkongaj virinoj. Ĝia populariĝo komenciĝis en la 1930-aj jaroj, kaj atingis kulminon inter 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Tiam, la bildoj sur Kwan Kwa ĉefe estis drako kaj fenikso. Kiel Cheongsam, por fari Kwan Kwa, oni devas mezuri la korpon de edziniĝontaj homoj, kaj tajloroj mane finos la brodadon post du-tri monatoj.





Onda fasono de Cheongsam -- nevelkema klasikaĵo


Post mezo de la 1960-aj jaroj, pro disvolviĝo de industrie faritaj vestoj en Hongkongo, la metiarto por tradiciaj kostumoj malvigliĝis, nur kelkaj metiistoj persistis. Ili diris, ke la belo de tradicia metiarto estas neanstataŭigebla de maŝinoj, klasikaĵoj neniam velkas, kaj ili nur renoviĝas laŭ tempopaso.




En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kvankam hongkonganoj malofte surhavis Cheongsam, ĝi restas en fasona rondo de pluraj personoj. Okcidenta tridimensia tajlorado plus delikata ĉina  brodarto altigis la valoron de tiama Cheongsam. Do en la koncepto de hongkongano, Cheongsam kunligiĝis kun virinoj de la alta socio. En la fino de la 20-a jarcento, Cheongsam revenis en la ĝeneralan fluon. Ĝia farado ne nur sekvas la tradicion, sed ankaŭ havas novajn progresojn kun novepokaj trajtoj en tajlorado, ornamo, materialo, stilo kaj tiel plu. 


Hongkonga Cheongsam estas tradicia kaj ankaŭ moderna, sur ĝi prezentiĝas la diverseca kulturo kaj speciala estetiko de la hongkonga socio. Ne nur pliaĝuloj sed ankaŭ junaj modokreantoj ŝatas fari vestojn de Cheongsam kaj Kwan Kwa, ili serĉas inspiron de tradiciaj kostumoj kaj volas heredi ĝian vivon. Samtempe en Hongkongo jam estas organizo, kiu malfermas kursojn por instrui homojn fari Cheongsam, iuj lernejoj aranĝis interagajn lecionojn por ke lernejanoj propramane faru Cheongsam, kaj dekkelkaj lernejoj daŭre faras Cheongsam kiel lernejan kostumon por lernantoj... ĉio ĉi montras, ke Cheongsam estas vivanta kaj renoviĝas laŭ tempopaso.



Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio