Tri fingrospuroj malkovras, kiu faris statueton antaŭ du jarmiloj |
2022-06-28 |
La 11-an de junio la Muzeo de Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a.k.-206 a.k.) en la urbo Xi'an de la provinco Shaanxi publikigis sian restaŭritan ceramikan statueton surdorsan. En la restaŭrado, oni trovis tri sinsekvajn fingrospurojn sur la pentrita ventro de la supina statueto. Fakuloj analizis la fingrospurojn kaj rezultis, ke la trajtoj de ili ege similas al tiuj de adoleskantoj, do la faranto de tiu ĉi statueto estas adoleskanto antaŭ du jarmiloj. Unu el la tri fingrospuroj Restaŭrita statueto La statueto estis elfosita el la kavo K9901 de la maŭzoleo. Tiam restis nur dekkelkaj disigitaj pecoj, kaj la kapo kaj manoj perdiĝis. Post 9-monata restaŭrado, aperis ĝia origina pozo: antaŭaj plandoj kaj genuoj estas surtere, la korpo kliniĝas malantaŭen kaj kuŝas sur dorse. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |