Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
BRICS -- Pavimi vojojn, ne konstrui murojn
2022-06-27

Iuj okcidentaj observantoj devas rezisti la tenton vidi la kreskantajn BRICS-landojn el la vidpunkto de geopolitika ludo.


BRICS estas la anglelingva akronimo por emerĝant-merkata grupo, kiu inkluzivas Brazilon, Rusion, Baraton, Ĉinion kaj Sud-Afrikon. BRICS-landoj respondecas pri ĉirkaŭ kvarono de la monda ekonomio kaj pli ol 40% da la tutmonda loĝantaro. Tenante la disvolvajn atendojn de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, la kunlabor-mekanismo de BRICS ne celas kontraŭstari, nek superregi aŭ anstataŭi iun ajn.


Male, ĝi rezistas la malvarm-militan pensmanieron kaj blokan kontraŭecon kaj injektas stabilecon en malkvietajn internaciajn rilatojn.



La 22an de junio ĉina prezidanto Xi Jinping per videoligo ĉeestis la malferman ceremonion de la Komerca Forumo de BRICS kaj faris paroladon titolitan "Teni la epokan tendencon por estigi brilan estontecon".


Ĉu konstrui murojn aŭ pavimi vojojn? Tio estas demando, kiun ĉiu internacia organizo aŭ kunlabor-mekanismo devas respondi.


Unuiĝo kaj memstrebado de BRICS-landoj ne devus esti interpretita kiel konstruado de "malgranda korto kaj alta muro" nek krei "paralelan sistemon" por apartigi la mondon, sed pavimi la vojon por disvolvado, sekureco, egaleco kaj justeco.


Kunlaboro de BRICS celas pavimi vojon al disvolvado. Revigliĝo de la monda ekonomio alfrontas multajn defiojn, inkluzive de la pandemio kaj gravaj ŝanĝiĝoj, ambaŭ neviditaj en jarcento. Kiel evoluantaj landoj, BRICS-membroj konscias pri la graveco subteni kreskon kaj disvolviĝon kaj plibonigi la vivrimedojn de homoj. Kiel emerĝantaj merkatoj kun tutmonda influo, BRICS-membroj fariĝis gravaj motoroj de tutmonda ekonomia kresko.


BRICS-membroj funkcias kiel laborgrupo anstataŭ babilejo. Sub la temo "disvolvi altkvalitan BRICS-partnerecon, malfermi novan epokon por tutmonda disvolvado", la 14a pintkunveno de BRICS helpas profundigi kunlaboron de BRICS kaj akiri konkretajn rezultojn.


Kunlaboro de BRICS celas pavimi vojon al sekureco. BRICS-landoj fariĝis gravaj kolonoj de tutmonda stabileco konsiderante la ekonomian grandecon, teritorion kaj loĝantaron. Kunlaborante por trakti sekurecajn minacojn kaj defiojn, BRICS-landoj praktikas veran multflankismon.


La 23an de majo en Xiamen de Fujian, Ĉinio, okazis la Forumo pri Disvolvado de Industria Interreto kaj Cifereca Manufakturo de BRICS.


Kunlaboro de BRICS ankaŭ celas pavimi vojon al egaleco kaj justeco. Ne ekzistas membro, kiu provas trudi siajn proprajn postulojn al aliaj ene de BRICS. Sub la mekanismo, kungajna scenejo estas kreita por repuŝi "malgrandajn cirklojn", kiuj serĉas blokan kontraŭecon. Evoluantaj landoj estas provizitaj per platformo por kunlaboro kaj evoluado, kaj tutmonda regado kaj internacia ordo iras al egaleco kaj justeco.


Kiam la mondo ankoraŭ alfrontas interplektitajn defiojn de la pandemio kaj regionaj konfliktoj, la mekanismo de BRICS montras neniujn signojn de disiĝo aŭ malfortiĝo, tute male, ĝi estas eĉ pli vigla.


La pliiĝo de BRICS-landoj venas de ekonomia tutmondiĝo. Tiuj landoj komprenas, ke nur malfermiteco povas konduki al progreso, kaj nur inkluziveco povas igi la progreson daŭrigebla.


La evoluado de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj ne celas ŝteli ies kukopecon, sed pligrandigi la kukon de la tutmonda ekonomio.




Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio