Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭgurita la 10-a Azi-Pacifika Traduka kaj Interpreta Forumo en Pekino
2022-06-27

En la 25-a de junio estis inaŭgurita en Pekino la 10-a Azi-Pacifika Traduka kaj Interpreta Forumo. La forumo estas kunokazigita de la Internacia Federacio de Tradukistoj kaj la Ĉina Asocio de Tradukistoj, kaj organizita de Pekina Universitato de Internaciaj Studoj.



La forumo estis starigita en 1995 kaj okazas po trijare. Ĝi celas provizi interŝanĝan kaj kunlaboran platformon por tradukaj kaj interpretaj rondoj en azi-pacifika regiono. La 10-a forumo, sub la ĉeftemo "Kunlaboro en la Mondo de Traduko kaj Interpreto: Novaj Ŝanĝoj kaj Novaj Manieroj en Nova Epoko" celas retrorigardi la historion kaj inspiri la estantecon, konsideri pri akademiaj esploroj kaj zorgi pri profesia realo, havante gravan signifon al la traduka rondo kaj eĉ al la tuta socio. Inter la 25-a kaj la 26-a de junio, dum la periodo de la forumo, oni ne nur invitos gravajn klerulojn fari prelegojn, sed ankaŭ okazigos subforumojn kaj specialajn forumojn laŭ la temoj de kunlaboro dum internacia diskonigo, kunesplorado de literatura traduko, hom-komputila kunlaboro pri tradukaj teknikoj, interalie.


Pro la pandemio, la forumo okazas surrete kaj ĉeeste.



Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio