Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto-kurso okazis en loĝkvartalo de Taiyuan
2022-06-24

La 18an de junio, instruistoj de la elementa lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan, la provinco Shanxi, okazigis Esperantan kurson en la infana centro de loka loĝkvartalo. 



Okaze de la Patrotago, la instruisto enkondukis la vorton "patro" kaj profesajn vortojn, ekzemple "kuracisto", "laboristo" kaj "instruisto". Infanoj lernis kiel diri "feliĉan patrotagon". La interesa kaj amuza kurso multe plaĉis al la infanoj.



Dum pli ol dek jaroj la elementa lernejo Baiyangshujie aktive antaŭenigas Esperantajn kursojn kaj akiris subtenon de eduka administracio kaj loka komunumo. Nun Esperanto ne nur fariĝis la nomkarto de la lernejo, sed ankaŭ estas konata de multaj lokanoj. Dum la kurso la televid-stacio de la urbo Taiyuan faris rektan elsendon.




Raportita de Xing Qishuang

Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio