Qingdao-haveno traktas ŝipojn el aŭ al BRICS-landoj en ĉiu dua minuto |
2022-06-24 |
Qingdao-haveno, Shandong-provinco, orienta Ĉinio, ĉiutage akceptas kargoŝipojn el aǔ al BRICS-landoj. En ĉiu dua minuto rilataj kargoj estas ŝarĝitaj aǔ malŝarĝitaj tie. Laǔ donitaĵo de qingdao-a doganejo, inter januaro kaj majo la kargovolumo de Qingdao al BRICS-landoj ekvivalentis al 830 mil 20-futaj konteneroj, je 12% pli multe ol tiu de la lasta jaro, kaj la eksporta sumo kreskis je 26.1%. Redaktoro: Gao Shuyuan Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |