Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
25-jariĝo de reveno al patrujo -- Novaj ŝancoj por Hongkongo
2022-06-23

Depost la reveno de Hongkongo al la patrujo antaŭ 25 jaroj, la speciala administra regiono jam sukcese trapasis multajn defiojn kaj konservas la avantaĝojn de internacia financado, surmara transportado kaj komerca centro. Dank' al la praktiko de "unu lando, du sistemoj", ĝia financa sistemo stabile funkcias, kapitaloj libere fluas, kaj jur-administra medio restas bona. Ankaŭ pli evidentiĝas ĝia aparta statuso, ke ĝi, subtenata de la patrujo kaj fronte al la ekstero, kunligas la landon kaj la tutan mondon. En la datumoj publikigitaj de la Monda Banko, Hongkongo okupas la trian pozicion en la monda rango pri komerca facileco en 2020; laŭ la indico pri monda jur-administra medio, Hongkongo havas pli ol 90 poentojn ekde 2003, kaj antaŭe ĝi havis nur 69.85.



25 jaroj pasis. Hongkongo staras ĉe la deirpunkto de nova vojo.


Pli rapidiĝas la konstruado de la Granda Golfa Areo Guangdong-Hongkong-Makaa, la "malmola kontakto" inter Hongkongo kaj aliaj ĉinaj urboj jam finiĝis ĉe ĉiuj ŝlosilaj punktoj, kaj formiĝas la "vivrondo en unu horo" por Hongkongo kaj la urboj de Guangdong-provinco kaj Makao. Profundiĝas la "mola kontakto" -- konjektoj de regularoj kaj mekanismoj inter Hongkongo, Makao kaj aliaj lokoj, kaj plie glatiĝas la komercaj servoj inter la urboj.



Antaŭ nelonge, en la balotado por elekto de la sesa administra ĉefo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono de Ĉinio, John Lee Ka-chiu estis elektita. Tio estas sukcesa atingo de la nova elekta sistemo de Hongkongo, markante ĉiuflankan realiĝon de ĝi. Tiu ĉi grava progreso, kun plia praktikado de la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko por Konservi la Ŝtatan Sekurecon en la Hongkonga Speciala Administra Regiono kaj reordigo en gravaj kampoj, firmigas la situacion de malordo al ordo, akcelante la unuiĝon kaj harmonion de la hongkonga socio, kio plibonigis la komercan medion de la regiono.


Alfrontante la defiojn, John Lee Ka-chiu diris, ke li firme subtenos la konstitucian ordon starigitan de la Konstitucio de Ĉinio kaj la Fundamenta Leĝo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono, subtenos la kernan valoron de la jura administrado, konservos fundlinian penson por rezisti minacojn kaj damaĝojn interne kaj ekstere, celante protekti la socian stabilecon de Hongkongo, konservi la naciajn suverenecon, sekurecon kaj interesojn. Li celas konstrui pli respondecan kaj kunlaboreman registaron kun reformada pensmaniero.


"Nun okazas giganta ŝanĝiĝo en la mondo, nur kuraĝaj homoj povos ĝin trapasi. Hongkongo ne povas prokrasti nek perdi tempon," Lee diris, "Ni nepre devas havi reformadan spiriton. Registaro kaj socio devas kunverki novan ĉapitron en la historio de Hongkongo!"



Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio