Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Shaanxi: Tutlande konkurencpova cifereca produktbazo
2022-06-21

de Pan Rui



Saĝtelefona pago, kunlua veturilo, laboro perinterrete, retaĉetumo, vizaĝskana pagmaniero... Ciferecaj teknikoj ŝanĝas la vivojn de homoj kaj samtempe antaŭenpuŝas ekonomian kreskadon. En la 22-a de aprilo, la provinco Shaanxi publikigis sian projekton por disvolvi ciferecan ekonomion. Laŭ la projekto, ĝis 2025 la cifereca ekonomio de Shaanxi atingos sian ĉiuflankan disvastiĝon, la aldonvaloro de kernaj industrioj de la provinca cifereca ekonomio superos 10% de la tutprovinca MEP.


Starigi bonan bazon por ciefereca ekonomio


Sekvante teknologian kaj industrian revolucion, ciferecigo estas jam tendenco. Disvolvi ciferecan ekonomion estas nepra elekto por la landoj, kiuj celas altniveligi sian ekonomion, krei por si novajn konkurencpovojn kaj reformi novan situacion de cifereca epoko. Evidente, ankaŭ cifereca ekonomio fariĝas ĉefa motoro por enlanda ekonomio de Ĉinio. Shaanxi disvolvas la ciferecan ekonomion kiel gravan rimedon por kreiveca, verda kaj altnivela disvolviĝo.


Nun en Shaanxi estas finkonstruitaj 190 mil 4G-bazstacioj kaj 27 mil 5G-bazstacioj. Ĝis 2020 la totala longeco de optikfibraj kabloj en la provinco jam estis 1 695 kilometroj. La konstruado de infrastrukturoj por novtipa interreto starigis firman bazon por cifereca ekonomio.


Rapidigi industrian ciferecigon




En laborejo de xi'an-a ZTE-terminala kontaktila kompanio, robotoj enorde funkcias sub interreta regado. Laŭ diskonigo de laborantoj, enkondukonte 5G-teknikon, oni povas samtempe aranĝi taskojn laŭ loko kaj ordigi kunlaborojn, kio mallongigas la respondan tempon kaj kalkuladon de la robotoj kaj altigas softan produktefikon.


La kompanio havas 12 mil laborantojn por esplori kaj produkti sendratan bazstacion, desegni blatojn, esplori kaj produkti inteligentan terminalon ktp. Ĝi estas grava subteno por internaciigo de la kompanio ZTE kun vendado de produktoj al pli ol 100 landoj kaj regionoj.


Tio estas nur eta parto de la cifereca ekonomio de la provinco.


Zhang Fan, estro de la sekcio pri granddatuma industrio sub provinca departemento pri industrio kaj informa teknologio, diris: "En la lastaj jaroj, Shaanxi akiris breĉon per ciferecaj industrioj dum ekonomia novigo. La cifereca ekonomio prezentas rapidan kreskadon kaj prosperon."


Cifereca ekonomio helpas fizikan ekonomion


En informadika tempo tiu, kiu kaptas ciferecon, pli frue kaptas ŝancon. Ciferecigi tradiciajn industriojn estas grava vojo por altnivela disvolviĝo de produktaj industrioj.



En lastaj jaroj, pli kaj pli evidentiĝas la kunfandiĝo de cifereca kaj fizika ekonomioj. Shaanxi pli zorgas pri disvolviĝo de cifereca ekonomio kaj multe klopodas por konstrui ciferecigitajn produktlinion, produktejon kaj fabrikon, kaj tio ege multe altniveligis ĉe cifereco la produktadon de firmaoj. Ekzemple, la procentoj de ciferec-rego de la Shaanxi-a Fast-a Aŭtostira Grupo atingis 98.04%, ĝia produktefiko altiĝis je 42.85%.



Nun, la provinco jam kaptis sian ŝancon, kaj stabile paŝas al pli bona estonteco konstruante tutlande konkurencpovan ciferecan produktbazon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat




(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio