Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Proponoj de Xi Jinping pri antaǔenpuŝo de ekologia disvolviĝo
2022-06-21


"Protekti ekosistemon, reagi al klimatŝanĝiĝo kaj gardi sekurecon de resursoj estas defioj, kiujn ni kune alfrontas. Ĉinio prenas sur sin la respondecojn plivastigi internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn pri ekologio, kaj plifaciligi interŝanĝojn de rilataj atingoj por kunkonstruado de bela planedo kun pli bona medio," diris prezidanto Xi Jinping en salutmesaĝo al la Guiyang-a Internacia Forumo pri Ekologia Disvolviĝo, la 18-an de julio 2013.


"Ni protektas nian Teron per efektivigo de pli striktaj reĝimoj kaj leĝoj kaj efektivaj agadoj por lasi al la ontaj generacioj daǔripovajn vivkondiĉojn kun pli blua ĉielo kaj pli klara akvo," emfazis ĉina prezidanto Xi Jinping en kunveno de la Tutmonda Konsilantaro de Ĉefoficistoj, la 21-an de junio 2018.


"La ekosistemo repagas la tutan homaron. Ni kune profitas aŭ malprofitas de la efiko de nia agado sur la medio. Neniu lando povas resti sekura dum aliaj suferas, do ni devas labori kune, efektive trakti klimatŝanĝiĝon, marpoluadon kaj plifortigi mediprotektadon, por ke ni plenumu la Tagordon 2030 de UN pri Daŭripova Evoluigo. Nur per komuna klopodo ni povas kune efektivigi la ideon pri verda disvolviĝo kaj ekologia progreso," diris prezidanto Xi Jinping en la malferma ceremonio de la Pekina Internacia Hortikultura Ekspozicio en la 28-a de aprilo 2019.


"En nia klopodo por harmonia kunekzisto de homaro kaj naturo, ni devas doni prioritaton al protektado de urba ekomedio. Ni devas fari sciencan kaj racian planadon al produktado, vivo kaj ekologio, certigante, ke oni ĝuas la fruktojn de ekonomia disvolviĝo kaj bonan vivkvaliton," diris Xi Jinping en inspekto al Nantong-urbo, Jiangsu-provinco en la 12-a de novembro 2020.


"Por plifortigi protektadon de biodiverseco, Ĉinio antaǔenpuŝas konstruadon de naturkonservejoj, ekzemple naciaj parkoj. En la naciaj parkoj kaj regionoj kun ekologia graveco estos inkluzivitaj la plej unikaj pejzaĝoj, plej valoraj naturheredaĵoj kaj plej granda biodiverseco," diris prezidanto Xi Jinping en la ĉeftema parolado de la 15-a kunveno de la Konferenco de la Partioj al la Konvencio pri Biodiverseco en la 12-a de oktobro 2021.


"Ni devas aktive partopreni en la agoj por tutmonda ekomedio, tenante la ideon, ke la homaro havas komunan estontecon. Ni devas plivastigi internacian kunlaboron en la kampoj kiel traktado de klimatŝanĝiĝo kaj marpoluado, kaj protekti biodiversecon," diris Xi Jinping en sia artikolo pri modernigo kun harmonia kunekzisto inter homaro kaj naturo, publikigita en la gazeto Qiushi en la 1-a de junio 2022.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio