Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ekonomio daŭre pliboniĝas
2022-06-20

La 15-an de majo la Nacia Buroo de Statistiko de Ĉinio publikigis datumojn pri la ĉina ekonomio. Laŭ la datumoj, ekde marto pro la premo kaŭzita de la epidemio al ekonomio en multaj lokoj, en aprilo iom falis la kresko de ekonomia indico. Kaj en majo, pro pliboniĝo de epidemia situacio, aperis pozitiva ŝanĝiĝo de ekonomio. Fabrikado kreskas post malleviĝo, vendado pli revigliĝas kaj rapide reboniĝas la situacioj de tiuj lokoj trafitaj de la epidemio. Sekvante la praktikon de serioj da politikoj, en junio estos pli bona la ekonomio.


Depost kiam Ĉinio alprenis striktajn rimedojn kontraŭ propagiĝo de la epidemio, fremdlandaj amaskomunikiloj arde kriis pri detruo de la ĉina ekonomio -- ilia tiel nomata "logiko" estas nenio alia ol tio, ke ili taksis portempan malfacilon kiel eternan, kaj lokan influon kiel ĝeneralan. La novaj datumoj jam konfirmas, ke ekonomio de Ĉinio daŭre pliboniĝas malgraŭ mallongdaŭraj ŝanĝiĝoj kaŭzitaj de la epidemio.


Sekve, Ĉinio klopodos por efika preventado de epidemio kaj ekonomia disvolviĝo, plue efektivigos diversajn rimedojn por stabiligi kreskon kaj antaŭenigos daŭran ekonomian reboniĝon. Unuflanke, la lando celas precize kaj dinamike nuligi propagiĝon, laŭeble plej multe redukti epidemian influon al la ekonomio per diversaj kontraŭepidemiaj agoj; aliflanke, necesas plifortigi la efektivigon de politikoj por antaŭenigi ekonomion.



Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio