Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NKH丨Aĉetfestivalo 618 ankaŭ taŭgas por nemateriaj kulturaj heredaĵoj
2022-06-17

La 18-a de junio estas ĉi-jara aĉetfestivalo 618. Dum la periodo oni povas aĉeti produktojn de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Pro tio oni ĝin nomas "aĉetfestivalo de nemateriaj kulturaj heredaĵoj". Tiu ĉi aĉetfestivalo komenciĝis en 2020, kiel unu el la gravaj programoj de tiujara Tago de Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj (en la dua sabato de ĉiu junio, starigita en 2006, por pliigi la koncepton de protektado de kulturaj heredaĵoj kaj alvoki la tutan socion kune zorgi kaj protekti ilin) tra la tuta lando.


Kial okazigi ĉi tiun aĉetfestivalon?


Ĉinio estas granda lando de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Nun ĝi havas 42 heredaĵojn registritajn kiel mondajn heredaĵojn de Unesko kaj 1 372 ŝtatnivelajn nemateriajn kultur-heredaĵojn. Protekti la rarajn teknikojn kaj heredigi ilin fariĝis neevitebla respondeco kaj urĝa tasko por la nuna generacio.


Arboŝela artaĵo


Brodaĵo de mjaŭ-etno


Suzhou-brodaĵo


Produktoj estas gravaj portantoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Enkonduki ilin en nian vivon estas nova maniero heredigi la arton, ĉar nur kiam ili kunfandiĝas kun nia vivo, la heredaĵoj povas vere vivi kaj kapti atenton de la juna generacio. La okazigo de la aĉetfestivalo ĝuste celas tion kaj okazas rete kaj fizike. Hazarde, la dato de la Tago de Kulturaj kaj Naturaj Heredaĵoj estas proksima al la aĉetfestivalo 618, do estas nature por la registaro, departementoj kaj retbutikoj kune okazigi la programon.


Aĉetfestivalo ne nur por aĉetumi


Aĉetfestivalo ne nur vigligas merkaton kaj konsumadon. Laŭ fakuloj, reta vendado povas disvastigi ilian vendkanalon por ke pli da homoj ĝuu la fruktojn de tradiciaj heredaĵoj, kaj starigi la koncepton de retkomercado inter la heredantoj por ke ili uzu modernajn teknikojn por protekti kaj heredigi sian arton. Samtempe, reta vendado ankaŭ helpas la heredantojn ekzameni siajn produktojn. Kaj en la tuta socio formiĝos favora etoso por ke ni kune heredu nemateriajn kulturajn heredaĵojn.


Kajtoj 


Ŝtonaj skulptaĵoj


Brodaĵo 


Laŭ alia flanko la aĉetfestivalo estas rimedo de la registaro montri zorgon pri vigligo de la nemateriaj kulturaj heredaĵoj. Ĝi helpas nin tuŝi rarajn artojn kaj tiel enamiĝi al ĝi; dume, per la programo la kultura heredado povas profiti. 


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio