Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Unua ĉirkaŭ-dezerta fervojo en Xinjiang de Ĉinio
2022-06-16


La 16-an de junio ekfunkciis la fervojo inter Hotan kaj Ruoqiang en okcidenta Ĉinio, kio markas plibonigon de la fervoja reto de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Samtempe, tio signifas formiĝon de la unua ĉirkaŭ-dezerta ring-fervojo -- kun totala longeco de 2 712 kilometroj ĉirkaŭ la dezerto Taklamakan.



Longa je 825 kilometroj kun planita rapideco je 120 kilometroj hore, la fervojo kunligas la urbon Hotan en la okcidento kaj la gubernion Ruoqiang en la oriento. Ĝi etendiĝas sude ĉe Taklamakan, la dua plej granda dezerto de la mondo. 534 kilometroj aŭ 65% de la tuta longeco estas en dezerta regiono, do ĝi estas tipa dezerta fervojo.



Dum la fervoja konstruado, oni plantis herbojn kaj arbojn en la regiono de 5 000 kvadrataj metroj kiel kontraŭventajn ŝirmilojn por la fervojo.


Redaktoro: Xie Ruifeng



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio