Esploro de Esperanto-muzeo en Zaozhuang |
2022-06-15 |
La Esperanto-muzeo en Zaozhuang estas fondita de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Zaozhuang-a Universitato. Ĝi situas en Zaozhuang-a Universitato, la provinco Shandong, kun la celo protekti kaj heredi Esperantan kulturon. Kiel internacia konservejo, ĝi kombinas la funkciojn de kolektado, prezentado, plurmedia interago kaj akademia studado. Jen kelkaj kolektaĵoj de la muzeo Kio Estas Socialismo, eldonita en Nederlando 1912 Ĉina Esperanta revuo La Voĉo de la Popolo, eldonita en 1914 Esperanto-lernolibro, eldonita de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio en 1915 Esperanta versio de La Komunista Manifesto, eldonita de SAT en 1923 La romano Nova Tasko, ĉinigita de Cicio Mar (Ye Junjian) en 1939, temas pri la Kontraŭjapana Rezistmilito. Ĉina Kantaro pri la Kontraŭjapana Rezistmilito, eldonita en 1942 La revuo Ĉina Esperantisto, eldonita en 1944 En Ĉinio Batalanta, verkita de Verda Majo en 1945 La unua numero de Popola Mondo, oficiala revuo de la Ŝanhaja Esperantista Ligo, eldonita en 1949 Esperanto-ĥina Vortaro, eldonita de la Esperantista Grupo de Ŝanhajo Afiŝo de la 9a Internacia Esperanto-Kongreso de SAT en 1929 Foto de Esperanto-kurso de la Pekina Instruista Universitato en 1934 Glumarko de la 7a Internacia Kongreso de Esperanto en 1911 Esperantaj poŝtmarkoj de Sovetunio en 1926 Poŝtkarto kun skribaĵo de L. L. Zamenhof en 1913 Foto donacita de Wang Shichang, pekina Esperanto-lernanto, al rusa instruisto en 1923 Memor-monero omaĝe al Zamenhof, lanĉita en la 15a UK en 1923 Redaktoro: Zhao Wenqi Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat |