Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiu ŝanĝis la nunan staton?
2022-06-15

de Gong Rong, fakulo pri internaciaj rilatoj


La 18-an de majo, ĉina ŝtata konsilisto kaj ministro pri eksteraj aferoj Wang Yi okazigis videorenkontiĝon kun japana eksterafera ministro Hayashi Yoshimasa.


Lastatempe negativaj komentoj pri Ĉinio en Japanio daŭre pliiĝis. Menciante Ĉinion, la japana flanko ĉiam diris, ke ŝanĝu la nunan staton per ŝtata forto. Tamen, ĉi tiu aserto ne konformas al la faktoj kaj estas senbaza laŭ internacia juro.


En la Orienta Ĉina Maro, "naciiĝo" plenumita de Japanio al Diaoyu-insulo rompis la longdaŭran flankenmeton pri la disputo inter Ĉinio kaj Japanio pri tiu afero, kaj rezultigis serion da problemoj kaj komplikaĵoj. En la Suda Ĉina Maro, Ĉinio neniam malhelpis liberecon de navigado kaj flugado de ajnaj landoj, inkluzive de Japanio. Antaŭ 20 jaroj Ĉinio kaj ASOAL-landoj subskribis la Deklaracion pri Konduto de Partioj en la Suda Ĉina Maro. En la pasintaj 20 jaroj, kadre de la deklaracio ĉiuj landoj plifortigis dialogon kaj interkonsiliĝon, antaŭenigis maran kunlaboron kaj senĉese altigis reciprokan konfidon, kio efike konservis pacon kaj stabilecon en la Suda Ĉina Maro.


Kontraste al tio, la usona armeo delonge montris sian forton en la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro. Ĝi senpripense alproksimiĝis al la ĉina teritorio per skoltaj flugoj kaj intencis krei regionan streĉitecon. Laŭ statistiko de la platformo pri strategia situacia konsciigo de la Suda Ĉina Maro" -- ĉina esplorinstitucio, en pasinta novembro la skoltado kreis novajn rekordojn respektive je monataj skoltaj flugoj, tagaj skoltaj flugoj kaj distancoj de alproksimiĝa skoltado. En pasinta oktobro okazis ankaŭ kolizio de usona nuklea submarŝipo en la Suda Ĉina Maro.


La supre menciitaj agadoj fariĝis la plej grandaj faktoroj, kiuj damaĝas la pacon kaj stabilecon de la Orienta Ĉina Maro kaj la Suda Ĉina Maro. Oni volas demandi: "Kiu ŝanĝis la nunan staton?"


Estas rimarkinde, ke ankaŭ Japanio partoprenis en la supre menciitaj agadoj. Al tiuj agadoj mankis bazaj bonvolo kaj respekto en traktado kun najbaraj landoj. Ili grave damaĝis la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio, kaj ne konformis al la interesoj de la japana flanko, nek al la atendoj de la ĉina kaj japana popoloj.


Lastatempe, Usono gvidis starigon de la "hind-pacifikan ekonomian framon" kontraŭ Ĉinio. La framo klopodis devigi malgrandajn kaj mezgrandajn landojn en la regiono, inkluzive de ASOAL, elekti flankon, kaj ankaŭ la japana registaro aktive partoprenis en tio.


Faktoj pruvas, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj ASOAL estas tenaceca kaj havas grandan potencialon. Regionaj landoj, inkluzive de sudorient-aziaj landoj, klare vidis la esencon de la agadoj de Usono kaj Japanio kaj konstatis, ke ne enkotiĝi en la agadojn kontraŭ Ĉinio evidente konformas al siaj propraj kaj regionaj disvolvadoj kaj interesoj.


La kvar politikaj dokumentoj inter Ĉinio kaj Japanio orientas la ĝeneralan vojon de paco, amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj. Sen strikta observado de tiuj dokumentoj, ne estos vojo por la rilatoj inter la du landoj, kaj la fundamentaj interesoj de la du landoj kaj popoloj estos damaĝitaj. Ĉi-jare estas la 50a datreveno de normaligo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio, kaj la Japana Komerca Federacio lastatempe establis plenuman komitaton por okazigi koncernajn memorigajn agadojn. Ĉi tiu paŝo de Japanio favoras plu antaŭenigi interŝanĝojn inter la du landoj kaj meritas laŭdon.


Ĉinio kaj Japanio devas teni la ĝustan direkton de la dulandaj rilatoj, pliriĉigi komercajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj efike forigi interferojn, por certigi la stabilan kaj sanan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.



Redaktoro: Liu Zijia



Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

image.png



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio