Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Finiĝis unua tutluna geologia mapo kun proporcio 1: 2.5 milionoj
2022-06-13

Skizo de la tutluna geologia mapo


Lastatempe la unua tutluna geologia mapo estis ellaborita de ĉinaj sciencistoj. La rezulto de la mapo estis publikigita interrete en la internacia revuo Science Bulletin la 30-an de majo.


En la lastaj jaroj, la lunesplora projekto de Ĉinio havas fruktodonan rezulton, sed ankoraŭ ne ekzistas ampleksa esplorrezulto kun alta integriĝo. Samtempe, kvankam troviĝas diversaj internaciaj lunesploraj agadoj, tamen la evoluo de luna geologia mapo evidente postrestas.


Kiel gvidanto, la Instituto de Geokemio de la Ĉina Akademio de Sciencoj, kune kun aliaj organizoj, finis la mapon laŭ la proporcio de 1: 2.5 milionoj, surbaze de datumoj de la ĉina projekto Chang'e kaj aliaj datumoj de internaciaj lunesploroj.


La mapo prezentas informojn pri luna geologio, kiuj povas liveri bazajn datumojn por lun-scienco, esplorplanado, elekto de loko por surluniĝo ktp, kaj ankaŭ provizi referencon por farado de geologiaj mapoj de aliaj astroj.



Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio