Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio akiris grandajn atingojn en protektado de homaj rajtoj
2022-06-09

Ĉinio metas la popolon en la kerna loko. Pro tio, respekti kaj garantii homajn rajtojn estas grava tasko en la regado de la lando. Inter ĉiuj homaj rajtoj, Ĉinio metas en la unua loko la rajton al vivtenado kaj disvolviĝo. Per longdaǔra efektivigo de rilataj planoj, la lando akiris grandan progreson en protektado de homaj rajtoj.


Ĉinio, per financa prosperigo de ekstreme malriĉaj homoj, ŝanĝis la historion de homaj rajtoj en Ĉinio kaj eĉ multe kontribuis al homrajta protektado en la mondo.  


Ĉinoj pensas, ke feliĉa vivo estas la plej grava homa rajto. Tiel la lando starigis la monde plej grandan sistemon edukan, soci-sekurecan kaj sanservan. Tiel la lando garantias, ke rajtoj de specifaj grupoj estas protektataj, kaj ke ĉiuj civitanoj profitas el disvolviĝo de la lando.



72-jara Wu Liangshou loĝas sole en Hefei-urbo de Anhui-provinco, Ĉinio. Danke al manĝejo por maljunuloj en sia komunumo, li povas manĝi proksime de sia loĝejo.


Anhui-provinco konstruos 6 050 tiajn manĝejojn ĉi-jare. Iuj maljunuloj en Hefei ricevas subvenciojn je 600 juanoj (ĉ. 90 usonaj dolaroj) ĉiumonate por konsumi en tiuj manĝejoj.


Krom zorgema servado al maljunuloj, Ĉinio estigis leĝojn por protekti rajtojn de virinoj kaj infanoj. Pli ol 100 tiaj leĝoj kaj reguloj estas efektivigitaj.



En Ĉinio, ĉiuj etnoj estas egalaj, ĉies religioj estas respektataj kaj ĉies rajtoj protektataj. Ili estas en kuna klopodo por komuna prospero.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio