Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intergalaksia, nova albumo de Vojaĝo, surprizos vin!
2022-06-08


Ekde la 20-a de majo estas disponebla en la katalogo de Vinilkosmo la nova bitalbumo de Vojaĝo, Intergalaksia. Ĝi estas granda surprizo por homoj, kiuj akompanas la evoluon de la tuluza kvaropo, pro ĝia nova stilo, forte influita de ĵazo, elektronika muziko kaj klasika muziko. Tio kontrastas kun la unua albumo, Planedo Nia, forte markita de latin-ĵazo, kaj la dua, Tro, en partnereco kun Ale Kosabela, aldonis elektronikan muzikon al la listo de muzikaj influoj de Vojaĝo. De nia planedo al alia galaksio, la muzikistoj daŭrigas sian esplorvojaĝon tra malsamaj ritmoj kaj muzikstiloj, kiuj rezultas en agrablaj surprizoj por la aŭskultantoj.


La 13-traka bitalbumo komenciĝas per "La Ĝardeno", kiu rakontas pri naturo detruita en urbaniza procezo. La melodio de tiu ĉi kanto estas la tradicia ĵaz-stilo de Vojaĝo en pasintaj albumoj, dum ĝia teksto alvokas la mediprotektan engaĝiĝon de Planedo Nia. La bezono konservi la naturon ankaŭ aperas en la kanto "La Celo", dum "Stranga Veturo" kaj "Frapas la Tamburoj" temas pri klimatŝanĝiĝo, fenomeno ligita al homa detruado de la naturo. Tiuj kantoj atentigas nin pri la graveco konservi la naturon kaj vivi en harmonio kun ĝi.


"Kiam" kaj "Fora Planedo" estas inspiritaj de la komuna revo de la homaro vivi en paco kaj harmonio. La unua temas pri ideala estonta mondo, en kiu la mondo estos pli bela kaj ĉiuj homoj kunvivos kiel fratoj. Ĉu en tia mondo ĉiuj parolos en Esperanto? La dua temas pri fora bela planedo, kie regas paco, subite ni ekkomprenas, ke tiu planedo povus esti Tero, ni estas for de ĝi ne pro distanco, sed pro niaj propraj elektoj. Alia mondo eblas.


"La Tempo", tria kanto de la albumo, nin atentigas pri la tempopaso. Tiu kanto ebligas plurajn malsamajn interpretojn, de la graveco ĝui la vivon dum tempo al ni tion permesas ĝis la bezono tuj ŝanĝi nian vivmanieron por savi la planedon.


Pri ĝuado de la vivo estas du bonaj kantoj, "Ŝoro en Esperanto" (Ŝoro estas brazila muzikstilo) kaj "Okcitana Tarantelo" (Okcitanio estas la hejmloko de la muzikistoj). La unua proponas ŝoron kiel kuracilon por la animo. Kiam vi sentos sin malgaja aŭ turmentita, aŭskultu ŝoron en Esperanto, kaj ĝi gajigos vian animon. Kiel ŝatanto de tiu muzikstilo, mi tute konsentas! Sed ne sufiĉas nur kuraci la malgajon, necesas ankaŭ ĝui la vivon per gaja muziko kaj danco, kaj "Okcitana Tarantelo" estas bona elekteblo.


"Ofelio", inspirita de la samnoma poemo de Rimbauld, havas belan muzik-aranĝon, kiu aparte substrekas la talenton de la gastmuzikisto Linda Le Nepveu, kiu ludas transversan fluton kaj kantas per sia bela voĉo.


"Veterprognozo" esence prezentas la sekvan kanton, "Intergalaksia Trajno", kiu estas instrumenta. Trairante malsamajn veterojn, la trajno nin kumportas al "La Fino de la Mondo", kiu fermas la albumon. Historie la homaro ĉiam sentis la bezonon esplori la mondon, iri al foraj lokoj, malkovri novajn teritoriojn kaj plivastigi siajn sciojn pri la mondo. Ĉu ni iam atingos la finon de la mondo? Kio okazos tiam? Mi esperas, ke Vojaĝo persistos en sia serĉado de "La Fino de la Mondo" de muziko, por plu surprizi nin per sia muzika esplorado.


En la retejo de Vinilkosmo vi povas senpage aŭskulti peceton de la kantoj kaj aĉeti la bitalbumon: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/voja%C4%9Do/3-intergalaksia.html


Abonantoj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Vi povas aboni ĝin ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio