Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NKH丨Ĉu vi scias? Drakboata Festo estas la unua tradicia festo de Ĉinio enlistigita kiel monda nemateria kultura heredaĵo
2022-06-02

En septembro 2009, Unesko aprobis la ĉinan Drakboatan Feston kiel mondan nematerian kulturan heredaĵon. La festo fariĝis la unua ĉina festo tutmonde agnoskata kiel nemateria kultura heredaĵo.



La Drakboata Festo, Printempa Festo, Qingming-festo kaj Mezaŭtuna Festo estas la kvar gravaj tradiciaj festoj por ĉinoj. Koncerna registro estas trovebla en klasikaĵo antaŭ malpli ol du mil jaroj, sed la fest-kutimoj aperis pli frue, ekzemple la konkurado de drakboatoj.



La 20-an de majo 2006, la festo fariĝis unu el 518 ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio publikigitaj de la Ĉina Konsilantaro. En junio 2008, la festo fariĝis oficiala feritago por la lando. Kaj en la sama jaro, Unesko faris gravajn ŝanĝojn pri peto de nemateriaj kulturaj heredaĵoj, tiel, la festo, unu el la kandidataj projektoj de Ĉinio por peto de nemateria kultura heredaĵo, tuj fariĝis grava projekto.


Septembre 2009, en la 4-a kunveno de la Interregistara Komitato por Protektado de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Unesko, la ĉina Drakboata Festo estis aldonita en la Reprezentan Liston pri Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro. La evento igis pli da homoj koni la feston kaj ekhavi la koncepton de heredigo pri la tradicia kulturo.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio