Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sen lia protekto, la antikva loĝkvartalo jam malaperis
2022-06-02


Sanfangqixiang (kvartalo kun tri stratoj kaj sep aleoj) en Fuzhou-urbo de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio, estas "vivanta fosilio de regad-sistemo surbaze de kvartalo", kiu jam funkciis antaŭ dekoj da jarcentoj. En la 1980-aj jaroj, tiu regiono endanĝeriĝis pro urbanizado. En la listo de malkonstruado estis la iama loĝejo de Lin Juemin, revoluciulo en Qing-dinastio (1616-1911), en la norda parto de la regiono, ĉar ĝi situis en komerc-centro.   


Antaǔ la malkonstruado, okazis surloka kunveno pri protektado de antikvaĵoj. En la kunveno Xi Jinping, tiama kompartia sekretario de Fuzhou-urbo, diris: "Ni devas ellabori efektivan planon pri protektado kaj riparado de historiaj objektoj en nia urbo. Krom preventi ilin kontraǔ damaĝo, ni ankaǔ devas plibonigi ilin kaj fari ilin donacoj al estontaj generacioj." Tiel la regiono evitis malkonstruadon.



Jam pasis 30 jaroj. Piedirante en la regiono, oni povas trovi muzeojn kun diversaj temoj, spekti lokajn teatraĵojn, sciiĝi pri rakontoj de konatuloj kaj aprezi arkitekturon de la dinastioj Ming kaj Qing. La regiono plivigliĝas pro turismo kaj aktivado surbaze de nemateriaj kulturaj heredaĵoj.



Ellabori rilatajn regulojn pri protektado de nemateriaj heredaĵoj, starigi fakon pri antikvaĵoj kaj fakularon pri arkeologio estas aferoj faritaj de Xi dum lia oficiĝo en Fuzhou, estiginte longdaǔran sistemon por protektado de antikvaĵoj.



"Krom protektado, Xi ankaǔ klopodas kreskigi konscion de urbanoj kaj meti kulturan disvolvadon en la lokon same gravan kiel tiu de ekonomia disvolviĝo. Ĉiuj tiuj estas saĝeco kaj riĉaĵo postlasitaj de Xi al ni," diris Zheng Guozhen, iama estro de la fako pri antikvaĵoj de Fujian-provinco.



Kiam Xi vizits Yongqing-kvartalon en Guangzhou-urbo, li emfazis, ke dum la planado kaj konstruado de urboj, oni devas pripensi protektadon de antikvaĵoj, ke oni ne devas hasti al konstruado surbaze de grandskala malkonstruado, kalkulante nur ekonomian profiton. Kiam li vizits hutong-ojn en Pekino, li diris, ke dum plibonigo de malnovaj kvartaloj, oni devas konservi kulturajn objektojn kaj kulturajn spurojn de historia evoluo. Sur la antikva urbomurego en Pingyao, li alvokis, ke oni respektu historion, kulturon kaj ekosistemon.


Protekti historiajn objektojn estas protekti la radikon de la ĉina kulturo. Xi ĉiam subtenas protektadon de historiaj objektoj, kiam li faras decidojn rilate al protekto de strateto, gardo de urbo aǔ administrado de la lando


Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio