Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun nova administra ĉefo de HSAR John Lee |
2022-05-31 |
Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun John Lee, la nova nomumita sesaperioda administra ĉefo de la Hongkonga Speciala Administra Regiono (HSAR) la 30-an de majo en Pekino. Lee enposteniĝos la 1-an de julio. Xi gratulis Lee. Xi diris, ke Lee faris kontribuojn por protekti la nacian sekurecon kaj prosperon kaj stabilecon de Hongkongo en diversaj funkcioj. Xi diris al Lee: "La centra registaro donas plenan aprobon kaj konfidon al vi." Xi diris, ke estas pruvite, ke la nova balot-sistemo ludis decidan rolon en la efektivigo de la principo "patriotoj administrantaj Hongkongon", garantiante la pozicion de hongkong-anoj kiel propraj mastroj, kaj la bonan etoson, en kiu ĉiuj sektoroj de la socio laboras kune por la disvolviĝo de Hongkongo. (el ĈRI) Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |