Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Libro atestas kulturajn interŝanĝojn inter Francio kaj Ĉinio
2022-05-27


Malfermante la brunan kovrilon de la libro, oni trovas sur la titola paĝo jenajn vortojn "ŝlosilo al konfuceanismo" skribitajn de ĝia aǔtoro François Bernier.


La libro Enkonduko al Analekto de Konfuceo en la franca lingvo estas donaco de la franca prezidento Emmanuel Macron al la ĉina prezidanto Xi Jinping en la renkontiĝo en Nico, Francio en la 24-a de marto 2019.


"Ni trovis la libron helpe de iu franca ĉinologo... La libro, eldonita en 1688, estas la unua franca verko pri Analektoj de Konfuceo... Voltaire kaj Montesquieu estis profunde influitaj de Konfuceo." Tion diris Emmanuel Macron. Respondis Xi Jinping: "La donaco estas trezora. Mi ĝin kunportos al Ĉinio kaj konservos ĝin en la Nacia Biblioteko de Ĉinio."


Laŭ informo, la libro estas elektita kiel donaco al Ĉinio, ĉar ĝi simbolas longdaǔran amikecon inter la du landoj.



Poste, la Nacia Biblioteko de Ĉinio okazigis ceremonion por konservado de la libro. Oni faris specialan skatolon kontraŭacidan por la libro kaj metas la skatolon en loko kun konstantaj temperaturo kaj humideco. Krom tiu libro, estas konservataj en la Nacia Biblioteko de Ĉinio ankaŭ aliaj 260 libroj pri Analekto de Konfuceo en 24 lingvoj.


Xi diris: "La tradicia ĉina kulturo, kun profundaj ideoj filozofia, humana, pedagogia kaj morala, provizas al la mondo saĝon por koni kaj disvolvi la mondon, land-regadon kaj moralan progreson."


"La rakonto, ke prezidanto Xi alte taksas la libron, estas ekzemplo pri protektado kaj heredado de la tradicina ĉina kulturo," diris Xiong Yuanming, estro de la Nacia Biblioteko de Ĉinio.


Redaktoro: Gao Shuyuan





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio