Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĝenerala Asembleo de UN aprobis rezolucion alvokante la internacian komunumon urĝe subteni landojn kun nutraĵmanko
2022-05-26


La Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis rezolucion la 23-an de majo, alvokante la internacian komunumon fari kunagadon por urĝe subteni landojn trafitajn de la krizo pri nutraĵmanko kaj antaŭenigi la starigon de justa plurflanka komerca sistemo kadre de la Monda Organizo pri Komerco.


La rezolucio alvokas la internacian komunumon, inkluzive de G7 kaj G20, fari tutmondan nutraĵan sekurecon la ĉefa prioritato kaj subteni plurflankajn klopodojn por trovi taŭgajn solvojn al tiu krizo. La rezolucio alvokas UN-membrojn kaj aliajn koncernatojn daŭrigi nutrajn kaj agrikulturajn provizĉenojn, provizante al kamparanoj teknikajn rimedojn kaj helpon por ebligi al ili daŭripove produkti kultivaĵojn kaj brutaron.


La rezolucio ankaŭ alvokis internaciajn financajn instituciojn subteni evoluantajn landojn por reagi al la krizoj pri nutraĵsekureco per ŝuldohelpo, financado kaj subvencioj.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio