| Belega ligna biblioteko en dong-a urbeto | 
| 2022-05-26 | 
| 
 Troviĝas ligna biblioteko en la centra elementlernejo de la urbeto Pingtan, Tongdao-a Dong-etna Aǔtonoma Gubernio de la provinco Hunan, Ĉinio. 
 Malfermita en oktobro 2021, la domo kombinas tradician dong-etnan teknikon pri lignaj konstruaĵoj. La 180-kvadratmetra konstruaĵo konservas 13 mil librojn donacitajn de ĉiuj kampoj. 
 
 En la centra element-lernejo, 90% da lernantoj estas lasitaj tie de siaj gepatroj, kiuj laboras for de la hejmoloko. La biblioteko donas alian elekton al la infanoj ol ludi per poŝtelefono. 
 Redaktoro: Gao Shuyuan  Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio 
 |