Ĉinio posedas 18 Monde Gravajn Agrikulturajn Hered-sistemojn |
2022-05-25 |
Lastatempe la Organizo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj finis retan kontroladon kaj aprobis 3 ĉinajn tradiciajn agrikulturajn sistemojn kiel Monde Gravajn Agrikulturajn Hered-sistemojn. Ili estas la te-produkta sistemo en Anxi de Fujian, la stepa nomad-sistemo de Ar Horqin de Interna Mongolio kaj la shexian-a sekeja ŝton-terasa sistemo. Ĝis nun Ĉinio posedas 18 Monde Gravajn Agrikulturajn Hered-sistemojn -- la plej multe en la mondo. Te-produkta sistemo en Anxi, Fujian Stepa nomad-sistemo de Ar Horqin, Interna Mongolio Shexian-a sekeja ŝton-terasa sistemo Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |