Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Reĝaj lotusoj eniras bonan spektoperiodon en Xishuangbanna de Ĉinio
2022-05-25


Lastatempe reĝaj lotusoj (Victoria amazonica) eniris plej bonan spektoperiodon en la Xishuangbanna-a Tropika Botanika Ĝardeno sub la Ĉina Akademio de Sciencoj en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Ili allogas turistojn al la parko por havi la mirindan sperton sidiĝi sur flosantaj lotusfolioj.


Reĝa lotuso estas fama akva planto kun maksimuma diametro de pli ol du metroj. Rando de la lotusfolioj kurbiĝas supren, kaj la lotusfolioj aspektas kiel grandaj teleroj flosantaj sur la akvo. Kun dikaj vejnoj, la folioj havas grandan flosforton kaj estas plenaj je truetoj, tial ili povas elteni pezon de 60-70 kilogramoj maksimume.


La ĝardeno komencis enkonduki semojn de reĝa lotuso el tropikaj regionoj de Sud-Ameriko en 1963. Nun la planto fariĝis la ĉefa allogaĵo de la ĝardeno. La plej bona tempo por spekti la lotuson estas de junio ĝis oktobro.


Sinjorino sidas sur reĝa lotusfolio.


Sinjorino staras sur reĝa lotusfolio.


Sinjorino sidas sur reĝa lotusfolio.



Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio