Ĉinio starigos novajn naciajn parkojn ĉi-jare |
2022-05-24 |
La 22-a de majo estas la Internacia Tago de Biodiverseco. Raportisto informiĝis de la Nacia Administracio pri Arbaro kaj Herbejo, ke ekde la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la lando daŭrigas protektadon de raraj kaj endanĝerigitaj sovaĝaj bestoj kaj plantoj kaj iliaj vivmedioj. Grandnombro da specoj de sovaĝaj bestoj kaj plantoj rekreskas. Protektado al sovaĝaj bestoj kaj plantoj pliiĝas ĝis 74%. Ĉi-jare Ĉinio starigos novajn naciajn parkojn en la gravaj ekologiaj lokoj kaj bonmediaj lokoj, ekzemple ĉe la Qinghai-xizang-a Altebenaĵo, la regiono de la Flava Rivero kaj tiu de Jangzio. Redaktoro: Du Junfeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |