Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NKH丨Nemateria kultura heredaĵo helpas handikapulojn: Lignoskulptaĵo en Jianchuan
2022-05-24


Duan Sixing, reprezenta heredanto de la ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo jianchuan-a lignoskulptaĵo, daŭre gvidas siajn lernantojn praktiki tiun ĉi metiarton. La trejn-praktikantoj venis el diversaj urboj de la provinco Yunnan. Duan Sixing okazigas diversajn trejnadojn en Jianchuan ĉiujare, celante alvenigi talentulojn kaj heredigi la teknikon.



Jianchuan-a lignoskulptaĵo aperis en la 10-a jarcento. Anoj de baj-etno ĉerpis la kulturon kaj teknikojn de han-etno kaj aliaj etnoj, kaj kreis sian propran lignoskulptaĵon. La lignoproduktaĵo estis ornamo sur konstruaĵoj kiel reliefo, kaj nun estas rigardata kiel altvalora metiartaĵo.




"Por ke la metio disvolviĝu, ni devas altiri pli da homoj okupiĝi pri tio. Kun solida fundamento, granda homnombro kaj forta produktokapablo, la tradicia industrio de Jianchuan povas fariĝi vera subtena industrio, kaj samtempe riĉigi rilatajn laborantojn kaj vigligi la ekonomion de Jianchuan." Tio estas la resumo de Duan Sixing post kiam li prenis la ĉiztranĉilon en la aĝo de 20 jaroj kaj spertis la metiarton por pli ol 20 jaroj. Trejnado estas la plej bona maniero por kreskigi kaj disvolvi la metion en Jianchuan.


En la lastaj jaroj, la ligna meblofabriko fondita de Duan Sixing ekkunlaboris kun Jianchuan-a Federacio de Handikapuloj por vastigi dungitecon de handikapuloj. Ili organizis kursojn kaj trejnis 162 handikapulojn. Konsiderante la dungiĝ-volon de handikapuloj, oni aranĝis malsamajn dungad-modelojn de familia produktado, kiuj ne nur faciligas la dungiĝon de handikapuloj, reduktas laborkoston kaj multigas dungadon ĉirkaŭ la handikapuloj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio