Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Prezidanto Xi Jinping: protektado de mogao-a grotaro estas respondeco de Ĉinio
2022-05-24

Oni vizitas la ekspozicion pri kulturaĵoj el dunhuang-a grotaro.


La 18-an de majo Wuhan-a Universitato kaj Dunhuang-a Esplor-akademio kune okazigis ekspozicion pri kulturaĵo el dunhuang-a grotaro. Estas prezentataj en la ekspozicio en Wuhan-a Universitato preskaŭ 100 antikvaĵoj, inter kiuj multaj estas unuafoje alprenitaj ekster mogao-a grotaro. Krome, estas prezentataj en la ekspozicio entute 168 imitaĵoj/kompletoj de la plej konataj murpentraĵoj, koloraj skulptaĵoj kaj grotoj.


"Dunhuang estas grava loko, kiu faciligas kaj atestas komunikadon inter la okcidenta kaj orienta kulturoj." "Ĝi estas vivanta fosilio priskribanta historion de la antikva silka vojo." Prezidanto Xi Jinping diris la du frazojn respektive en la salutmesaĝo al la unua Internacia Kultura Ekspozicio pri la Silka Vojo kaj en la inaǔguro de la unua Internacia Kunlabora Forumo pri la Zono kaj Vojo.   


"Dunhuang-aj kulturaĵoj apartenas al Ĉinio, tamen dunhuang-ologio entenas saĝecon al la mondo." Danke al zorgo de prezidanto Xi, kulturo de Dunhuang estas bone protektata, heredata kaj novigata. La celo proponita de Xi -- fari Dunhuang monda ekzemplo pri protektado de kultur-heredaĵo -- iom post iom realiĝos per klopodo de laborantoj.





Oni vizitas la ekspozicion pri kulturaĵoj el dunhuang-a grotaro.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio