Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
NKH丨Orlaka inkrustaĵo: Mirinda kaj luksa nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio
2022-05-20

Ĉina lakaĵo havas 8 000-jaran historion. Lakado kaj farbado per oro estas grava speco de tiu ĉi tradicia arto en Ĉinio, kaj estis speciale uzata en kortego. Pekino de antikveco estas produktejo de imperia lakaĵo. Kiam Qing-dinastio disfalis, kortegaj laboristoj disiĝis al multaj lokoj. Tiel pekina orlaka inkrusta arto estas rekte heredita de kortega arto.


Heredanto


Hou Xue lernis dezajnon en universitato. Antaǔe li volis dungiĝi kiel belarta laboristo en redakcio de gazeto aǔ ĵurnalo, sed iu ekspozicio ŝanĝis lian planon. Kiam li vidis la belegajn artaĵojn en la ekspozicio aranĝita de la Pekina Orfarb-inkrusta Kompanio, li refaris sian planon.


La lukso kaj eleganto forte tuŝis lian koron. "Mi propramane tuŝis la belajn artaĵojn uzitajn en la imperiestra palaco, kvazaǔ en sonĝo... Kaj farado estas bone heredita tie. El tio mi sentis animan skuon."


En 2009, Hou Xue eklaboris kiel metilernanto en la Pekina Orfarb-inkrusta Kompanio. Post pluraj jaroj, li fariĝis metiarta majstro, la sesageneracia heredanto de kortega laborejo de Qing-dinastio kaj reprezenta heredanto de ŝtatnivela nemateria kultura heredaĵo -- orlaka inkrusta arto.


Hou Xue diris, ke antikvaĵoj reprezentas la estetikon de siaj epokoj. Ilia ĉarmo daŭras jarcentojn, ĉar ili posedas riĉan kulturon. "Mi ĉiam tenas respekton al la arto kaj saĝo de antikvuloj."


Modernigo


Lia kompanio havas 66-jaran historion. Ĝi estas la organizo por registri, protekti kaj heredi la arton. Komence de 2022, la kompanio, kune kun aliaj kulturaj organizoj, lanĉis brakhorloĝon faritan per tiu ĉi metiarto. Konsumantoj aĉetadis ĝin. La dezajno de la brakhorloĝo metis blankan neĝflokon sur la ciferplaton kiel bazan bildon kaj enkondukis tradiciajn ĉinajn elementojn. Samtempe ĝi prenis la artan koncepton de Maurits Cornelis Escher por ke la ciferplato havu ritman belecon kaj sportan senton. La elĉerpiĝo de vendado donis al Hou Xue novan penson. "Bona kultura heredaĵo estas ne nur eksponaĵo en muzeo, ĝi estas ankaŭ objekto kunfandita kun moderna vivo kaj estetiko."


Laǔ Hou Xue, por taksi iu heredaĵon oni devas unue zorgi pri ĝia valorkrea povo. "Se la produktaĵo ne havus merkaton, ĝi ne povus helpi heredanton sin vivteni, do ĝi perdus sian valoron por esti heredita," li diris.


En lastaj jaroj, la kompanio bone faris heredadon kaj ellaboris bonprezajn ornamaĵojn, lakpentraĵojn kaj meblojn. La kompanio ankaǔ kunlaboras kun internaciaj markoj.


La arto fariĝis enhavo de nedeviga kurso en pekinaj elementaj kaj mezaj lernejoj, por ke lernantoj spertu la nematerian heredaĵon.


Dezajnon faras Hou Xue.


Orlaka inkrusta ekranego 


Orlaka inkrusta produktaĵo 


Orlaka inkrusta produktaĵo 


Orlaka inkrusta skatolo 


Orlaka inkrusta brakhorloĝo


Orlaka inkrusta mansako


Orlaka inkrusta metiarto en lernejo


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio