Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Printempa event-serio de Esperanto en jiangsu-a universitato
2022-05-20


Lastatempe en la urbo Changzhou de la provinco Jiangsu, Esperanto-asocio de Jiangsu-a Universitato de Teknologio (JUT) okazigis event-serion "Saluton de Esperanto". La serio okazis ĉefe rete. Unu el la eventoj estis la virtuala renkontiĝo "Konu Esperanon" en la 22-a de aprilo, kun ĉeesto de pli ol 400 studentoj. Sinjoroj Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a Esperanto-Asocio, kaj John Huang, prezidanto de IKEF-Nordameriko, partoprenis la eventon kiel gastoj.



En la renkontiĝo, John Huang prezentis la situacion de Esperanto kaj ĝia propedeŭtika valoro. Studentoj aktive faris demandojn kaj li respondis. Respondeculo raportis pri la Esperanto-asocio kaj Esperanto-kurso de JUT.


Krom la renkontiĝo, dum la serio okazis ankaŭ kolektado de salutkartoj kaj poezia voĉlegado en Esperanto. Invitite Zhang Changsheng prijuĝis la voĉlegadojn kaj elektis unu gajninton de la unua premio, du gajnintojn de la dua premio, tri gajnintojn de la tria premio kaj 25 gajnintojn de la memoriga premio.



Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio