Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinaj sciencistoj planas serĉi alian Teron
2022-05-19


La 18-an de majo, ĉinaj sciencistoj proponis planon per kosma teleskopo serĉi planedojn similajn al la Tero je 32 lumjaroj for de la Tero. Se la plano efektiviĝos, tio estos la unua internacia kosmoesploro pri serĉado de loĝeblaj ter-similaj planedoj ĉirkaŭ najbaraj sun-similaj steloj.




Ji Jianghui, esploristo de la observatorio Purpura Monto sub la Ĉina Akademio de Sciencoj kaj respondeculo de la plano, klarigis, ke la serĉado rilatas al la gravaj demandoj, kiel "ĉu nia Tero estas unika" kaj "kiel planedo fariĝis lulilo de vivo". Ĝis nun la homaro jam konfirmis pli ol 5 mil planedojn ekster nia sun-sistemo, kaj 50 el ili estas loĝeblaj de homoj, sed ĉiuj estas malproksimaj je miloj da lumjaroj. "Trovi najbarajn ter-similajn planedojn estos grava trovo de la homaro, kaj tio ankaǔ helpos nin viziti ilin kaj plivastigi nian vivspacon."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio