Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiel ĉina registaro helpas firmaojn dum pandemio?
2022-05-19


La 12-an de majo, Yu Jiadong, vicministro pri homaj rimedoj kaj socia sekureco de Ĉinio, anoncis seriojn da politikoj por helpi firmaojn dum la pandemio.


Firmaoj el tiuj sektoroj severe influitaj de la pandemio daǔre ĝuas rabaton en la pagoj por asekuroj kontraǔ maldungiĝo kaj laborakcidento. Plue, por redukti financan premon sur la firmaoj en la sektoroj de restoracio, pomalgranda vendo, turismo, civila aviado, fervoja, aǔtovoja kaj surakva transportado, ili povas prokrasti sian pagon de socia asekuro.


La ĉina registaro donas zorgon al mezgrandaj kaj malgrandaj firmaoj, kreskigas la procenton de aldonvalora imposto repagita al la firmao pro ĝia kontribuo en redukto de maldungiĝo. Necesas faciligi kaj rapidigi la repagon, por ke tiu kapitalo estu efike uzata en kreskigo de produktado ktp. Konservi postenojn estas la afero nepre bezonata.


Homoj, kiuj perdis sian laboron en la pandemio, estas kuraĝigitaj lerni novan metion kaj kreskigi sian kompetentecon.


Krome, tri novaj politikoj estis efektivigitaj. Por regionoj, kiuj havas sufiĉe da financaj rimedoj kaj estis subite trafitaj de la pandemio, lokaj registaroj povas doni subvencion je malpli ol 500 juanoj (ĉ. 74 usonaj dolaroj) al ĉiuj dungitoj de mez- kaj malgrandaj entreprenoj, por helpi ilin resti ĉe sia laborposteno kaj partopreni en trejnado.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio