Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estas 1.6 milionoj da 5G-bazstacioj en Ĉinio!
2022-05-19


La 17-an de majo, Zhang Yunming, vicministro pri industrio kaj informa teknologio de Ĉinio, diskonigis, ke Ĉinio jam konstruis preskaŭ 1.6 milionojn da 5G-bazstacioj kaj fariĝis la unua lando, kiu grandskale konstruis 5G-reton laŭ propra teknologio.


Nun en Ĉinio formiĝis la monde plej granda kaj aktiva merkato de ciferecaj servoj. 5G-aplikoj kovras multajn kampojn, kiel transportadon, medicinon, edukadon, kulturon kaj turismon ktp, kun pli ol du mil kazoj. La industria interreto estis aplikata al 45 ĉefaj kategorioj de la nacia ekonomio, kovrante dezajnon, fabrikadon, merkatikon kaj servojn, kaj la industria skalo superis duilionon da juanoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio