Ximeng: bela landlima urbeto en Ĉinio |
2022-05-19 |
En majo, komenciĝis pluva sezono de Ximeng-a Va-etna Aǔtonoma Gubernio ĉe la sudokcidenta parto de Yunnan-provinco, Ĉinio. Post pluvo venas milda nebulo, kiu duonkaŝas la lokon kaj donas al ĝi fabelan etoson. Ximeng estas unu el la du va-etnaj aǔtonomaj gubernioj de Ĉinio, kaj ĝi najbaras al Birmo. En lastaj jaroj, la loka registaro strebas por protekti la naturon. Verdaj montoj kaj rivero fariĝis la plej valoraj riĉaĵoj de la loko kaj enspezfonto de lokanoj. Redaktoro: Xie Ruifeng Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio |