Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Metropola rondo -- rapidvojo al ekonomia unuiĝo
2022-05-18

de Pan Rui


La 22-an de februaro, la Nacia Komisiono de Disvolvado kaj Reformado aprobis la projekton de starigo de metropola rondo de Xi'an. Laŭ tiu projekto, la moderna metropola rondo de Xi'an estos finkonstruita ĝis 2035. Tiam la areoj en ĝi estos komplete kunligitaj.



Kial la unua metropola rondo de nordokcidenta Ĉinio estos ĉe Xi'an?


Xi'an estas la ĉefa urbo kaj pordo por eksterlandaj interŝanĝoj en la centra regiono de Ĉinio. Laŭ la datumoj publikigitaj de la Shaanxi-a Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado, en 2020 la MEP de la metropola rondo de Xi'an atingis 1 300 miliardojn da juanoj, preskaŭ duono de la MEP de Shaanxi-provinco kaj kvarono de tiu de kvin provincoj en nordokcidenta Ĉinio. La ampleksa forto, disvolva vigleco kaj konkurenca povo kreskas pli kaj pli.


"Xi'an fakte estas ĉe la oriento de okcidenta Ĉinio kaj ĉe la okcidento de centra Ĉinio. La metropola rondo de Xi'an povas helpi disvolviĝon de nordokcidenta Ĉinio kaj eĉ centra kaj okcidenta Ĉinio, ekzemple la integriĝo de Xi'an, Zhengzhou kaj Taiyuan. Tio estas tre grava. En tiu ĉi procezo, la metropola rondo de Xi'an ankaŭ povas iri en centrajn urbojn de Ĉinio, trarompante la spacon inter provincoj." Tion diris Bai Yongxiu, klerulo kaj ekonomikisto.


Regiona integriĝo paŝas sur rapidan vojon


La metropola rondo de Xi'an inkludas Xi'an, Xianyang, Tongchuan, kelkajn distriktojn kaj guberniojn de Weinan kaj yangling-an agrikultur-industrian pint-teknikan provzonon, kun la totala areo de ĉirkaŭ 20 000 kvadrataj kilometroj. La plej novaj datumoj montras, ke la loĝantaro en tiu ĉi rondo estas pli ol 18 milionoj, kaj la regiona MEP estas je ĉirkaŭ 1 300 miliardoj da juanoj.



Disvolvado de la metropola rondo altiros pli da kapitalo, teknologio kaj talentuloj al Xi'an.


Pei Chengrong, direktoro de la ekonomia esplorinstituto de la Shaanxi-a Akademio de Sociaj Sciencoj, diris: "La disvolvado de la metropola rondo de Xi'an antaŭvide fariĝos grava motoro por antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon en nordokcidenta Ĉinio kaj plialtigi lokan vivnivelon. Por lokanoj, ilia vivo en Xi'an kaj najbaraj urboj estos plena de feliĉo."


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio